Alcazar (Marsejlo)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

La antaŭa enirejo de la Alcazar, en Marsejlo
La Alcazar estis spektaĵejo en Marsejlo, situanta ĉe la strato Belsunce, apud la Canebière (la plej fama avenuo en Marsejlo).
La Alcazar malfermis siajn pordojn la 10-an de oktobro 1857. Tamen, la 25-an de junio 1873 brulego detruis la teatrejon sen viktimoj.
Ĝi tamen akceptis plurajn famajn artistojn el la 20-a jarcento, kiel ekzemple Tino Rossi aŭ Yves Montand.
Ekde la dua duono de la 20-a jarcento, la spektaĵoj estis fermitaj. La spektantaro nur povis vidi malnovan ŝildon Art-Deco-stilan.
En 1966 la ejo estis aĉetita de meblo-vendisto kaj poste transformita en garaĝon.
La 30-an de marto 2004 la Alcazar denove malfermis siajn pordojn kiel regionskala komunuma biblioteko.