Alconchel de Ariza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alconchel de Ariza
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42269
Demografio
Loĝantaro 76  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 2° 7′ U (mapo)41.2041182-2.1220822Koordinatoj: 41° 12′ N, 2° 7′ U (mapo) [+]
Alto 896 m [+]
Areo 34,851213 km² ( 348 5.1 213 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alconchel de Ariza (Provinco Zaragozo)
Alconchel de Ariza (Provinco Zaragozo)
DEC
Alconchel de Ariza
Alconchel de Ariza
Situo de Alconchel de Ariza
Alconchel de Ariza (Hispanio)
Alconchel de Ariza (Hispanio)
DEC
Alconchel de Ariza
Alconchel de Ariza
Situo de Alconchel de Ariza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alconchel de Ariza [+]
vdr

Alconchel de Ariza [alkonĈEL deaRIza] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Alconchel estas etimologie devena el arab-mozaraba adaptaĵo de la latina concilium (kunsidejo) dum de Ariza estas aludo al apuda urbo Ariza. Ĝis 1916 la loknomo estis nur Alconchel, sed en ĝenerala klopodo eviti konfuzon kun aliaj samnomaj lokoj (vidu Alconchel) oni aldonis de Ariza.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alconchel de Ariza estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas okcidente de Cabolafuente kaj sude de Torrehermosa. La pejzaĝo estas de ruĝeca argilo kaj tre seka. Apudaj lokoj estas Aguilar de Montuenga, Arcos de Jalón, Ariza, Cabolafuente, Cetina, Chaorna, Codes, Iruecha, Judes, Monreal de Ariza, Montuenga de Soria, Santa María de Huerta, Sisamón kaj Torrehermosa.

La loĝloko Alconchel de Ariza mem estas je 142 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 896 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la limo kun la provinco Sorio, ĉe la Montaro Solorio kaj la rojo Sima de la Cañada de Torrehermosa. Ĝi estas inter Ariza norde kaj Sisamón sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
Krucmonumento.

La setlejo havas araban devenon kiel pruva la etimologio de la loknoo, la urboplana stilo de mallarĝaj stratoj, kaj la nomo de la nunaj kvartaloj: Castillazo, Palacio, Escurridero, Morería kaj Arrabal, el kiuj la du lastaj estas oftaj nomoj por kvartaloj loĝataj de araboj, kaj la du unuaj sugestas ekziston de fortikaĵo eble unue de islamanoj kaj poste de kristanoj. La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a, kiu lasis areon al la templanoj.

En 1131, Alconchel estis donita al Calatayud de la reĝo de Aragono, Alfonso la 1-a, per foruo. Ekde 1381, Alconchel apartenis al la Markizlando de Ariza, tio estas, al Guillén de Palafox kiu aĉetis al Petro la 4-a la urbon Ariza kaj ĝiajn domarojn, inter kiuj estis Alconchel. En 1475 la kastilia Grafo de Medinaceli konkeris Alconchel, fortifikis ĝin, kaj ekde tie ataketis Aragonon; poste li redonis la konkeritajn lokojn. En la 15-a jarcento estis ankoraŭ maŭroj en Alconchel, ĉar estis registrita, ke se ili posedas abelojn devis pagi al la senjoro 100 funtojn da vakso. Fine de la 18-a jarcento okazis epidemioj.

En 2003 okazis inundo kiu mortigis centojn da ŝafoj kaj duoncenton da bovoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Alconchel de Ariza kie oni malaltiĝis el 766 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 79 loĝantoj en 2021; tamen somere oni superas 200 loĝantojn. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, tri ermitejoj, kvar krucmonumentoj "peirones", urbodomoj kun sunhorloĝo, kvartuba fontano, lagodigo, cilindra kolombejo (iam muelejo), trinkujoj kaj naturaj lokoj ĉefe en la montaroj kaj ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]