Alcubilla de Avellaneda
Alcubilla de Avellaneda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Tierras del Burgo | ||
Poŝtkodo | 42351 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 114 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 44′ N, 3° 18′ U (mapo)41.725-3.3047222222222Koordinatoj: 41° 44′ N, 3° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 926 m [+] | ||
Areo | 60 km² (6 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alcubilla de Avellaneda [+] | |||
Alcubilla de Avellaneda [alkuBIlja deabeljaNEda] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo. La loknomo Alcubilla de Avellaneda estas etimologie komprenebla kiel Tureto de Avellaneda, alude al nobela familinomo, fakte kun signifo de avelejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 60,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 116 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 700 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.
Ĝi distas 79 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas inter Brazacorta kaj Quintanilla de Nuño Pedro. La municipo enhavas la loĝlokojn Alcoba de la Torre, Alcubilla de Avellaneda kaj Zayas de Báscones.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas iama palaco, preĝejo kaj ermitejo.