Burgo de Osma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo de Osma
Vista de El Burgo de Osma desde el castillo de Osma (cropped).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42300 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 034  (2021) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 3° 4′ U (mapo)41.586666666667-3.0672222222222Koordinatoj: 41° 35′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 906 m [+]
Areo 289,35 km² (28 935 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Burgo de Osma
Situo de Burgo de Osma

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo El Burgo de Osma [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Burgo de Osma estas urbo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo, kies centro ĝi estas. La oficiala nomo estas El Burgo de Osma - Ciudad de Osma. Osma estas la malnova urbo, mezepoka, dum Burgo de Osma estas la pli moderna apuda loĝloko. La urbo estas protektita kiel Monumenta Urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la proksimeco de la urbo, sur monteto Cerro Castro, troviĝis la antaŭromia arevaka urbo Uxama. Ĝi daŭris dum romia okupado, kion montras la arĥeologiaj restaĵoj.

Eniro al la urbo.

Dum visigota epoko, la nomo de la urbo ŝanĝiĝis al OxomaOsoma, kaj ĝian gravecon montras ĝia elekto kiel episkopejo en la jaro 597. La islama invado konservis la prosperon de la urbo, nun sub la nomo Waxsima; de tiu epoko restas araba gvatturo en la monteto Ŭama.

En la 10-a jarcento la urbo estis konkerita de la kristanaj trupoj. Komence de la 12-a jarcento komenciĝis la konstruado de romanika katedralo, kiu unu jarcenton poste lasos lokon al nova gotika katedralo, ankoraŭ nun unu el la altiraĵoj de la urbo.

Ĝi suferis rabadojn kaj batalojn dum la Hispana Milito de Sendependigo kaj dum la Dua Karlisma Milito.

En 1895 malfermiĝis la fervojo Valladolid-Ariza kun propra stacio, Osma-La Rasa, kiu estis fermita en 1985, dum la linio mem en 1994.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Tierras del Burgo en la okcidento de la provinco Sorio.
Loko de Burgo de Osma en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 289,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 5 034 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro absorbo de apuda loĝantaro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, kaj duobligis sian loĝantaron por la 1970-aj jaroj, sed poste perdis 900 loĝantojn ekde tiam.

Ĝi distas 60 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas inter San Esteban d Gormaz (okcidente) kaj Torreblacos (nordoriente). La municipo enhavas la loĝlokojn Alcubilla, Barcebal, Barcebalejo, Berzosa, El Burgo de Osma, La Olmeda, Osma, La Rasa, Lodares de Osma, Navapalos, Santiuste, Sotos del Burgo, Torralba del Burgo, Valdenarros, Valdegrulla, Valdelubiel, Velasco kaj Vildé.

La municipa teritorio limas kun Fuentearmegil, Valdemaluque, Nafría de Ucero, Rioseco de Soria, Talveila, San Esteban de Gormaz, Quintanas de Gormaz, Valdenebro, Fresno de Caracena, Villanueva de Gormaz kaj Gormaz.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas jenaj:

Katedralo.
  • Katedralo konstruita sur iama romaniko, parte detruita en 1232, el kiu oki konservas kunsidejon kaj kelkajn elementojn. Ĝi estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso en la kategorio de Monumento la 3an de junio 1931.
  • Antikva Hospitalo de Sankta Aŭgusteno, konstruigita de la episkopo Arévalo y Torres ĉe la placo, fare de arkitekto Cipriano Antonio Miguel kaj konstruistoj Ignacio Molcancán kaj Pedro Portilla, inter 1694 kaj 1699. Aktuale estas sidejo de Kultura Centro. La fasado estas la plej interesa elemento: laŭ modelo de palaco Casa de Austria, de tipo alkazaro, kun du turoj kun spajroj. Ĝi estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso en la kategorio de Monumento la 11an de marto 1999.
  • Ĉefa placo Plaza Mayor, centro de la urbo kaj unu de la plej bonaj ekzemploj de kastilia placo. Tie estas la Hospitalo de Sankta Aŭgusteno kaj la Urbodomo, novmudeĥara konstruaĵo de 1771, prezidita de horloĝo.
  • Ĉefa strato Calle Mayor kun unuflanka portikaro kaj apudaj stratoj, totale (enkalkultante ankaŭ la placon) temas pri 125 kolonoj de portikoj. Estas gravaj montroj de popola arkitekturo, restaĵoj de murego kaj fontano. Inter la Katedralo kaj la Episkopa Palaco estas la angulo nomita El Caracol (la heliko, strato Santo Domingo), el kie eblas kontemplo de la katedralo. Pli norde estas la placo de Sankta Domeniko, kun portikaroj kaj la Fontano de la Simio.
  • Episkopa Palaco kun eklezia arkivo, interesaj fasado kaj arka pordego. Ĝi estis konstruigita de la episkopo Alfonso Enríquez en la 16-a jarcento.
  • Murego konstruigita de la episkopo Pedro de Montoya en 1458 kaj plejparte detruita en la 18-a jarcento. Estas restaĵoj.
Episkopa Palaco.
  • Universitato de Sankta Katerina, grava ekzemplo de stilo platereska konstruigita de la portugala episkopo Pedro Álvarez de Acosta en 1550. Bernasconi reformis ĝin en la 18-a jarcento. Elstaras la blazonoj, centra interna korto kun arkaro kaj impresa ŝtuparo. Aktuale estas hotelo.
  • Konvento Karmen kun preĝejo inaŭgurita en 1607. Menciindas la franca orgeno konstruita komence de la 19-a jarcento por la karmela konvento de Agen.
  • Seminario de Santo Domingo de Guzmán, konstruigita de la konfesisto de la reĝo Karolo la 3-a, Joaquín de Eleta, novklasikisma verko laŭ plano de Francesco Sabatini, en kies interno elstaras biblioteko kun preskaŭ 12 000 volumoj, inter kiuj kelkaj inkunabloj kaj la unuaj libroj presitaj en la provinco Sorio en 1555. Dum la Hispana Enlanda Milito ĝi estis uzita kiel koncentrejo por politikaj kaj militaj prizonuloj, nome ĝis 5 000 malliberigitoj el septembro 1938 ĝis aŭgusto 1939, nome la fino de la milito.​
  • Hospicio, grava novklasika verko konstruigita de Karolo la 3-a je peto de Joaquín de Eleta.
  • Preĝejo de Sankta Kristina de Osma, ekzemplo de romaniko soria, apud la romia ponto super la rivero Ucero.
  • Kastelo de Osma, sur monteto ĉe la maldekstra bordo de la rivero Ucero.
  • Gvatoturoj ĉirkaŭ la urbo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]