Aldeacentenera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldeacentenera
municipo en Hispanio • vilaĝo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10251
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Francisco Muñoz Jiménez
Demografio
Loĝantaro 597  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 32′ N, 5° 38′ U (mapo)39.527129-5.6297341Koordinatoj: 39° 32′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 570 m [+]
Areo 110,56 km² (11 056 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeacentenera (Ekstremaduro)
Aldeacentenera (Ekstremaduro)
DEC
Aldeacentenera
Aldeacentenera
situo en Ekstremaduro
Aldeacentenera (Hispanio)
Aldeacentenera (Hispanio)
DEC
Aldeacentenera
Aldeacentenera
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeacentenera [+]
vdr

Aldeacentenera (Sekaldomaro) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 597 loĝantoj sur areo de 110,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas aldeanos.

Situo[redakti | redakti fonton]

Aldeacentenera estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo en la deklivaro de la montara komarko Villuercas, je altitudo de 570 m; je 80 km de Cáceres, provinca ĉefurbo.

La vilaĝo de Aldeacentenera situas en la deklivaro de la Sierra de Las Villuercas. Estas en profundejo inter du montetoj: Cerro del bote kaj Caranchón. Norde la tereno estas iom pli ebena kaj videblas la plej belaj pejzaĝoj: la montopasejo de Miravete, la Sierra de las Villuercas ĵus deklaritaj (2005) Rezervejo de la Biosfero de Unesco kaj la altaĵoj de la Sierra de Gredos, kies montopintoj estas neĝaj dum vintro.

La rivero Almonte trapasas la municipan teritorion, de oriento al okcidento, je ĉirkaŭ 6 km de la domaro, kiel limo de la teritorio kun tiuj de Berzocana, Cabañas del Castillo kaj Deleitosa. Almonte havas keil alfluantoj maldekstre la riveretojn de Garciaz kaj Arroyo Mojón.

la administrejo
loka katolika kirko

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo, sed la grundo ne estas tre fruktodona, kaj brutobredado, ĉefe de ŝafo, kapro, bovo kaj porko. La malmulta industrio unuigas tradicion kun novaj teknologioj kaj dediĉas sin al teksado, fabrikado de fromaĝo el kaprolakto, panfarado, forĝado, ktp. Krome estas rura turismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aldeacentenera apartenis al Trujillo kaj setlejis inter du komunaj kamparoj kiuj konserviĝas ankoraŭ la nomoj de Centenera (Sekalejo). Ĝi estis kvartalo de la urbo de Trujillo. Kiel konsekvenco de la Konstitucio de 1812 sendependiĝis.

La origino estas eble de visigotoj. Estas legendo ke oni translokiĝis el unu setlejo al alia pro plago de formikoj kiu malsanigis la geinfanojn.

En Centenera naskiĝis Pero Alonso de Centenera, kiu estis kun Pizarro en la konkero de Peruo, konkeris la urbon de Kusko el kiu li estis urbestro ĝis sia morto en 1555. Tie naskiĝis ankaŭ la kapitano Alonso Álvarez de Pineda en 1494, esploristo de la golfo de Meksiko kaj fondinto de la urbo Corpus Christi, en Teksaso.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Estas bazlernejo, sportejo, kuracistejo, komunikiloj kaj ruraj gastejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]