Saltu al enhavo

Aleksandr Medved

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Medved
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1937 (1937-09-16)
en Bila Cerkva
Morto 2-an de septembro 2024 (2024-09-02) (86-jaraĝa)
en Minsko
Lingvoj rusabelorusa
Ŝtataneco Belorusio (1991–2024)
Sovetunio (1937–1991) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Sporto-pedagogia fakultato pri sportaj ludoj kaj luktoj de Belorusa ŝtata universitato de Korpa Kulturo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo luktisto
sporta trejnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Aleksandr Vasiljeviĉ MEDVED (1937 en Bila Cerkvo, ukraina SSR - la 2-an de septembro 2024) estis sovetia luktisto kaj belorusa sportoficisto. Dum lia sportista kariero li gajnis 7 orajn medalojn en la Mondaj Ĉampionecoj.

Aleksandro Medved naskiĝis en Bila Cerkvo (tiam en la teritorio de Sovetunio) al la familio Jaren. Infanaĝe li praktikis diversajn sportojn sed sen aparta sukceso. Post lia aliĝo en la armeo, li estis asignita al la Kirasita trupo, kiu troviĝis en la teritorio de sovetia Belorusio. Dum lia militservo, li komencis trejni en luktado kaj rivelis sin kiel talento en la fako.

Post sia militservo, li translokiĝis al Minsko, studis ĉe la Sporta Instituto kaj ricevis atestilon kiel trejnisto. En 1961, unuafoje, li partoprenis la ĉampionecon de Sovetunio kaj gajnis la ĉampionecon. Kiel rezulto de tiu venko, li estis inkludita en la Sovetunia teamo kaj estis sendita por partopreni la Mondĉampionecon kie li gajnis duan lokon.

En 1964 li partoprenis Olimpikon de 1964 kaj gajnis la ĉampionecon kiam la batalo por la ora medalo daŭris nur 39 sekundojn.

En Meksikurbo 1968 Medved renkontis en la lasta batalo la germanan olimpikan ĉampionon de 1960. Medved estis vundita sed daŭrigis la batalon. Post kiam la germana luktisto ankaŭ estis vundita, la batalo estis ĉesigita kaj Medved gajnis ĝin per punktoj.

Dum Munkeno 1972 Medved vundiĝis, sed daŭrigis la konkurson kaj sukcesis ricevi la trian oran medalon.

Krom la sukcesoj en la Olimpikoj, Medved gajnis 7 mondĉampionecojn kaj 9 fojojn en la ĉampioneco de Sovetunio.

Post la Olimpikoj li ĉesis partopreni en konkursoj kaj dum 30 jaroj estis trejnisto de belorusaj luktistoj kaj ankaŭ de la Sovetunia teamo.

Medved estis la flagportanto de la sovetia delegacio ĉe la Munkenaj Olimpikoj (1972). Post la disrompo de Sovetunio, Medved estis aktiva en la belarusia sporta establado. Li estis la flagportanto de la belarusia delegacio ĉe la Olimpikoj de 1996 kaj 2004. Dum ĉi tiuj jaroj li estis la vicprezidanto de la Belarusia Olimpika Komitato kaj la trejnisto de la nacia teamo. Liaj studentoj gajnis olimpikajn medalojn, sed ne la ĉampionecon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]