Saltu al enhavo

Aleksandro de Afrodiziaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Αλέξανδρος ο Αφροδισιες
(150-215)
Bildo de Aleksandro Afrodiziaso
Bildo de Aleksandro Afrodiziaso
Persona informo
Ἀλέξανδρος ὁ Ἀφροδισιεύς
Τίτος Αὐρήλιος Ἀλέξανδρος
Naskiĝo 150
en Afrodiziaso, nuntempe Geyre, Turkio
Morto 215
en Ateno, Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2-a jarcento–3-a jarcento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro de Afrodiziaso estis greka filozofo, verkisto, direktoro de la Liceo de Ateno kaj unu el la plej famkonataj el la Malnovgrekaj komentistoj pri la verkaĵoj de Aristotelo. Li estis devenanto el Afrodiziaso en Kario kaj vivis kaj instruis en Ateno komence de la 3-a jarcento, kie li okupis postenon kiel estro de la Peripateta lernejo. Li skribis multajn komentaĵojn pri la verkoj de Aristotelo, pluekzistantaj estas tiuj pri la "Aprioraj Analizoj"[1], "Topikaĵoj"[2], "Meteorologio"[3], "Senso kaj sensiveco"[4], kaj "Metafiziko"[5]. Pluraj originaj traktaĵoj ankaŭ pluvivas, kaj inkludas verkon "Pri la Sorto", en kiu li argumentas kontraŭ la stoika doktrino de neceso; kaj unu "Pri la Animo". Liaj komentaĵoj pri Aristotelo estis konsideritaj tiel utilaj ke li estis nomita, pro eminenteco, "la komentisto" (ὁ ἐξηγητής).

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Aprioraj analizoj

Aleksandro estis devenanto el Afrodiziaso en Kario (nuna Turkio) kaj venis al Ateno rekte en la fino de la 2-a jarcento. Li estis studento de la du stoikaj, aŭ eventuale peripatetaj, filozofoj Sosigeno, la peripateta kaj Herminus, kaj eble de "Aristotelo el Mitileno". En Ateno li iĝis estro de la Peripateta lernejo kaj instruis pri "Peripateta filozofio". La dediĉo de Aleksandro de la verko "Pri la destino" al [[Septimo Severo" kaj Karakalo, kiel danko pro lia pozicio en Ateno, indikas daton inter 198 kaj 209. Lastatempe publikigita surskribaĵo de Afrodisias konfirmas ke li estis direktoro de unu el la Lernejoj en Ateno kaj donas sian plenan nomon kiel "Tito Aŭrelio Aleksandro". Lia plena nomenklaturo montras ke lia avo aŭ alia lia prapatro ricevis verŝajne romian civitanecon fare de la imperiestro Antonino Pio, kiam ĉi tiu estis prokonsulo de Azio. La surskribo honoras lian patron, ankaŭ nomitan Aleksandro kaj ankaŭ filozofon. Ĉi tiu fakto igas ĝin kredinda ke kelkaj el la suspektindaj verkoj kiuj formas parton de la korpuso de Aleksandro devus esti atribuitaj al lia patro.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

El la verko "Pros tous Autokratoras" ("Pri la sorto" aŭ "Pri la destino"), eldonita en 1658 fare de Thomas Roycroft (1601-1677).

Aleksandro verkis plurajn komentaĵojn pri la verkoj de Aristotelo, en kiuj li klopodis eviti sinkretisman tendencon kaj rekuperi la purajn doktrinojn de Aristotelo. Liaj pluekzistantaj komentaĵoj estas "Aprioraj analizoj" (Libro 1), Topikaĵoj, Meteorologio, "Pri senso kaj sensiveco", kaj "Metafiziko" (Libroj 1-5). La komentaĵo pri la "Sofismaj Refutoj" estas rigarditaj kiel falsa, tiel kiel estas la komentaĵo pri la finaj naŭ libroj pri la Metafiziko. La perditaj komentaĵoj inkludas verkojn pri la "De Interpretatione", "Malprioraj analizoj", "Fiziko", "Pri la ĉielo", "Pri generado kaj koruptado", "Pri la animo", kaj "Pri la memoro". Simplicius de Kilikio (480 p. K. - 540 p. K.) mencias ke Aleksandro disponigis komentaĵon pri la kvadraturo de la lunoj, kaj la ekvivalentan problemon pri kvadratado de la cirklo. En Aprilo 2007, oni raportis ke laŭbildiga analizo malkovris fruan komentaĵon pri la "Kategorioj" de Aristotelo en la Palimpsesto de Arkimedo, kaj la brita historiisto Robert Sharples (1949-2010) sugestis ke Aleksandro estas la plej verŝajna verkinto.

Originalaj traktadoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankaŭ pluraj pluekzistantaj originaj skribaĵoj de Aleksandro. Ĉi tiuj inkluzivas: "Pri la Animo", "Problemoj kaj Solvoj", "Etikaj Problemoj", "Pri la destino", kaj "Pri Miksaĵo kaj Kresko". Tri verkoj atribuitaj al li estas konsideritaj falsaj: "Medicinaj demandoj", "Fizikaj problemoj", kaj "Pri febroj". Kromaj verkoj de Aleksandro estas konservataj en araba traduko, tiuj inkludas: "Pri la Principoj de la Universo", "Pri la Providenco, kaj "Konstraŭ Galeno pri la movo".

"Pri la animo" (De anima) estas traktado pri la animo skribita laŭ la linioj proponitaj de Aristotelo en sia propra "De anima". Aleksandro asertas ke la neevoluinta racio en homo estas materia (nous hylikos) kaj neapartigebla de la korpo. Li forte argumentis kontraŭ la doktrino pri la senmorteco de la animo. Li identigis la aktivan intelekton (nous poietikos), per kies agentejo la ebla intelekto en homo fariĝas reala, kun Dio. Dua libro estas konata kiel la Suplemento al "Pri la animo" (Mantiso). La Mantiso estas serio de dudek kvin apartaj pecoj el kiuj la komencaj kvin traktas rekte pri psikologio. La ceteraj dudek pecoj kovras problemojn pri fiziko kaj etiko, el kiuj la plej granda grupo traktas demandojn pri vizio kaj lumo, kaj la finaj kvar kun sorto kaj providenco. La Mantiso verŝajne ne estis skribita fare de Aleksandro en ĝia nuna formo, sed multe de la fakta materialo povas esti lia.

"Problemoj kaj Solvoj" (Quaestiones) konsistas el tri libroj kiuj, kvankam nomitaj "problemoj kaj solvoj de fizikaj demandoj", traktas temojn kiuj ne estas ĉiuj fizikaj, kaj ne estas ĉiuj problemoj. Inter la sesdek naŭ eroj en ĉi tiuj tri libroj, dudek kvar okupiĝas pri fiziko, dek sep pri psikologio, dek unu pri logiko kaj metafiziko, kaj ses pri demandoj pri sorto kaj providenco. Estas neverŝajne ke Aleksandro skribis la tutan "Quaestiones", kelkaj povas esti la propraj klarigoj de Aleksandro, dum aliaj povas esti ekzercoj al liaj studentoj.

"Etikaj problemoj" estis tradicie kon siderita kiel la kvara libro de la "Quaestiones". La verko estas diskuto pri etikaj temoj bazitaj sur Aristotelo, kaj enhavas respondojn al demandoj kaj problemoj venantaj el la lernejo de Aleksandro. Estas verŝajne ke la laboro ne estis skribita fare de Aleksandro mem, sed prefere de liaj lernantoj surbaze de debatoj implikantaj Aleksandro'n.

"Pri la destino" ("Περί ειμαρμένης") estas traktaĵo en kiu Aleksandro argumentas kontraŭ la stoika doktrino de neceso. En Pri la destino Aleksandro neas tri aĵojn - neceson (ἀνάγκη), la antaŭscion pri determinitaj okazaĵoj kiuj estis parto de la stoika identigo de dio kaj Naturo, kaj determinismon en la signifo de sekvenco de kialoj kiuj estis antaŭe establitaj (προκαταβεβλημένα αἴτια) aŭ antaŭdeterminitaj per precedencoj (προηγούμενα αἴτια). Li defendis vidon de morala respondeco, kiun ni nomus libertinismon hodiaŭ.

"Pri Miksaĵo kaj Kresko" oni diskutas la temon de miksaĵo de fizikaj korpoj. Ĝi estas kaj plilongigita (kaj polemika) diskuto pri stoika fiziko, kaj ekspozicio de aristotela penso pri tiu temo.

"Pri la Principoj de la Universo" estas konservita en araba traduko. Tiu ĉi traktaĵo ne estas menciita en pluvivaj grekaj fontoj, sed ĝi ĝuis grandan popularecon en la islama mondo, kaj granda nombro da kopioj pluvivis. La ĉefcelo de tiu laboro estas doni ĝeneralan raporton pri la aristotela kosmologio kaj metafiziko, sed ĝi ankaŭ havas polemikan tonon, kaj ĝi povas esti direktita ĉe rivalaj vidpunktoj ene de la Peripateta skolo.

Aleksandro maltrankvilis pri la plenigado de la interspacoj de la aristotela sistemo kaj glatigado de ĝiaj konfliktoj, dum ankaŭ prezentante unuigitan bildon de la mondo, kaj fizikan kaj etikan. La temoj traktitaj esti la naturo de la ĉielaj movoj kaj la rilato inter la neŝanĝebla ĉiela sfero kaj la subluna mondo de generacio kaj kadukiĝo. Liaj ĉeffontoj estas la "Fiziko" (libro 7), "Metafiziko" (libro 12), kaj la Pseŭdo-Aristotela "Pri la Universo".

"Pri la providenco" pluvivas en du arabaj versioj. En ĉi tiu traktaĵo, Aleksandro kontraŭbatalas la stoikan vidon ke la dia Providenco etendas al ĉiuj aspektoj de la mondo; li rigardas tiun ĉi ideon kiel malinda por la dioj. Anstataŭe, providenco estas potenco kiu eliras el la ĉielo al la subluna regiono, kaj respondecas pri la generacio kaj detruo de la teraj aferoj, sen ia rekta implikiĝo en la vivoj de individuoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Greke:Ἀναλυτικὰ Πρότερα
  2. Greke:Τοπικά
  3. Greke:Μετεωρολογικά
  4. Greke:Περὶ αἰσθήσεως καὶ αἰσθητῶν;
  5. Greke:τὰ μετὰ τὰ φυσικά