Alerre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alerre
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22194
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 221  (2023) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 0° 28′ U (mapo)42.166666666667-0.46666666666667Koordinatoj: 42° 10′ N, 0° 28′ U (mapo) [+]
Alto 505 m [+]
Areo 8,941862 km² (89 4.1 862 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alerre (Provinco Ŭesko)
Alerre (Provinco Ŭesko)
DEC
Alerre
Alerre
Situo de Alerre
Alerre (Hispanio)
Alerre (Hispanio)
DEC
Alerre
Alerre
Situo de Alerre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alerre [+]
vdr

Alerre [aLEre] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas okcidente de la valo de la rivero Isuela proksime al provinca kaj komarka ĉefurbo, tute sude de Chimillas. La loĝloko Alerre mem (505 msm) estas je 10 km nordokcidente de Huesca (laŭ ŝoseo A-132 kun Esquedas (La Sotonera) nordokcidente).

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej frua mencio estas el januaro-februaro 1104 pri kunveno inter la episkopo de Huesca kaj la abato de Montearagón. [1]

Laŭ legendo, francaj trupoj klopodis por alveni al Alerre dum la Milito de Hispana Sendependigo, sed lokanoj montris la flagon de Francio kredigante la francajn soldatojn, ke la loko jam estis konkerita, pro kio la populara an-nomo de Alerre-anoj estus "francoj".

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Alerre akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 238 loĝantoj en 1900 ĝis 113 en 1970 kaj poste oni plialtiĝis ĝis nunaj 213 loĝantoj (2022) pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo, krom servoj propraj de dormurbo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Ubieto Arteta, Cartulario de Montearagón, n.º 38).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo