La Sotonera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Sotonera
municipo en Hispanio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 915  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 0° 33′ U (mapo)42.259444444444-0.55277777777778Koordinatoj: 42° 16′ N, 0° 33′ U (mapo) [+]
Alto 509 m [+]
Areo 165,539256 km² (1 655 3.9 256 ha) [+]
La Sotonera (Provinco Ŭesko)
La Sotonera (Provinco Ŭesko)
DEC
La Sotonera
La Sotonera
Situo de La Sotonera
La Sotonera (Hispanio)
La Sotonera (Hispanio)
DEC
La Sotonera
La Sotonera
Situo de La Sotonera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Sotonera [+]
vdr

La Sotonera [lasotoNEra] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La ĉefurbo de la municipo estas Bolea (en aragona Boleya), kie loĝas ĉirkaŭ la duono de la loĝantaro. La nomo de la municipo devenas de la rivero Sotón kiu trapasas ĝin.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi limas oriente kun Nueno, sude kun Lupiñén-Ortilla, okcidente kun Loscorrales kaj Loarre kaj norde kun Arguis. Ĝi estas norde de la depresio de Ebro kaj en la valo de la rivero Sotón. La municipo enhavas la loĝlokojn Bolea, Esquedas, Lierta, Puibolea, Plasencia del Monte kaj Quinzano.

La loĝloko Bolea mem (672 msm) estas je 20 km nordokcidente de Huesca; laŭ la ŝoseo A-1206 Bolea estas komunikata kun Esquedas, kaj siavice laŭ la A-132 kun Plasencia kaj Quinzano. Lierta kaj Puibolea estas oriente de Bolea.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. La islama loĝantaro estis majoritate de muladioj —posteuloj de hispanromianoj kaj visigotoj— kaj de mozaraboj, kio estus klarigo de la kultivo de vitoj en islama epoko. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Bolea estis araba loko ĝis 1101 kiam konkeris ĝin la reĝo Petro la 1-a de Aragono. ​

Colegiata de Bolea.
Volboj de la preĝejo Colegiata de Bolea.

La Enlanda Milito estis konflikta en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe La Sotonera: oni malaltiĝis ĝis 919 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo ĉefe rilate al la preĝejo de Bolea.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la Colegiata de Bolea, la preĝejo de Soleco aŭ Sankta Tomaso, Monaĥejo de la Sankta Triunuo, ermitejoj de Mueras, de Sankta Kiteria, de Sankta Andreo Korsino (ruina), de Sankta Kristoforo, ponto super la rivero Sotón, Manova Fontano islamdevena, restaĵoj de iama islama fortikaĵo, iberia setlejo Betance, romia vilao ŝajne Calagurris Fibularia ktp.

En Aniés la preĝejo de Sankta Stefano, la roka ermitejo de la Virgen de la Peña, pliaj ermitejoj, blazondomoj, iberia setlejo Sarrablo, farunmuelejo de la 19-a jarcento, fontano kun trinkujo kaj lavujo de Fermelar, domegoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, nome La Abadía, Cañardo kaj Mainer, krucmonumento, ktp.

En Esquedas preĝejo de Sankta Gregorio kun retabloj de la 18-a jarcento. En Lierta preĝejo kaj du ermitejoj, el kiuj unu en groto en montaro. En Plasencia del Monte Preĝejo kaj ermitejo. En Puibolea preĝejo kun retabloj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. En Quinzano preĝejo de Sankta Marteno kun romanika turo, plurlatera absido kaj juveloj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]