Alexander Archipenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alexander Archipenko, (ukraine: Олександр Порфирович Архипенко) (naskiĝis la 30-an de majo 1887(nun 1887-05-30) en Kievo, mortis la 25-an de februaro 1964 en Novjorko) estis usona skulptisto de ukraina deveno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li trejniĝis al pentrado kaj skulptado en Kievo kaj Moskvo de 1902 al 1906. En 1908 li instalis sin en Parizo kie li kontaktiĝis kun avangardaj movadoj, interalie la grupo de kubistoj. Ekde 1910, li ekspoziciis en Salono de Sendependuloj kaj en Aŭtuna Salono. Li disvolvis plastikan esprimmanieron fonditan sur opozicioj de rektaj kaj kurbaj, vertikalaj kaj oblikvaj linioj, de konkavaj kaj konveksaj surfacoj, de malplenoj kaj plenoj. Lia priserĉo pri materioj montriĝas en liaj "skulpto-pentraĵoj" kaj liaj kunmetaĵoj.

En 1913, kvar el liaj verkoj estis prezentitaj en Armory Show en Novjorko.

En 1921 li forlasis Francion por iri en Germanion, poste en Usonon en 1923. Li akiris usonan ŝtatanecon en 1929. En 1933 li ekspoziciis en Ukrainia pavilono en Ĉikago en la kadro de Monda Foiro Century of Progress.

Li estis elektita al American Academy of Arts and Letters (Usona Akademio de Artoj kaj Beletroj) en 1962.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Encyclopédie de l'art, La Pochothèque/Garzanti

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexander Archipenko en la franca Vikipedio.