Alexander Pfänder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Pfänder
Persona informo
Alexander Pfänder
Naskiĝo 7-an de februaro 1870 (1870-02-07)
en Iserlohn
Morto 18-an de marto 1941 (1941-03-18) (71-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Alma mater Munkena universitato vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • psikologo vd
Aktiva en Munkeno vd
Aktiva dum 1901– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander PFÄNDER (Iserlohn, 7a de februaro 1870 - Munkeno, 18a de marto 1941) estis germana filozofo apartenanta al la grupo de Fenomenologio de Munkeno. Lernanto de Theodor Lipps, li iĝis unu de la ĉefaj kunlaborantoj de la "Jarlibro de Filozofio kaj Fenomenologia Esplorado" eldonita de Edmund Husserl kaj tial unu de la ĉefaj disvastigantoj de la Fenomenologio komence de la 20-a jarcento.​

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis inĝenieradon sed poste doktoriĝis en Filozofio laŭ tutorado de Theodor Lipps per disertacio pri La volkonscio (1898). El tio li prilaboris unu de siaj ĉefaj verkoj nome "Fenomenologio de la Volo" (Phänomenologie des Wolles) pro kiu li ricevis la premion Frohschammer.

Poste li distanciĝis de la psikologiismo de Lipps kaj alproksimiĝis al la Fenomenologio kunlabore kun Adolf Reinach, Moritz Geiger kaj Max Scheler en la jarlibro fondita de Edmund Husserl. En tiu oni publiigis liajn verkojn Por filozofio de la animstatoj (1913 kaj 1916) kaj Logiko (1921).

Li restis dum sia tuta vivo en la Universitato de Munkeno, kaj malakceptis proponojn de aliaj universitatoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Phänomenologie des Wollens, 1900
  • Einführung in die Psychologie, 1904
  • Zur Psychologie der Gesinnungen, en: Jahrbuch für Philosophie und phänomenologische Forschung, Halle (Max Niemeyer), Band I (1913) kaj Band III (1916).
  • Logik, en: Jahrbuch für Philosophie und phänomenologische Forschung, Halle (Max Niemeyer), Band IV (1921).
  • Die Seele des Menschen, 1933

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexander Pfänder en la hispana Vikipedio.