Alexandra Keresztesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexandra Keresztesi
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1983 (1983-04-26) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco ArgentinoHungario
Okupo
Okupo kajakisto • sporta trejnisto
vdr

Alexandra Keresztesi [aleksandra keresteŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keresztesi Alexandra estas hungara-argentinana kajakisto, olimpiano, dufoja mondĉampiono, trejnisto.

Alexandra Keresztesi[1] naskiĝis la 26-an de aprilo 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alexandra Keresztesi aĝis 14, kiam ŝi komencis kajakadi en sia naskiĝurbo sur Danubo. Depost signifaj rezultoj en junularaj konkursoj en 2002 ŝi membriĝis en la hungara nacia teamo, dum ŝi estis hungara ĉampiono sesfoje inter 2001-2008 ĉiam teame. Ŝi estis mondĉampiono dufoje en 2006 kaj 2007 kvarope en distanco 1000 m, krome eŭropa ĉampiono kvarfoje en la sama branĉo inter 2002-2008. Ŝia trejnisto estis Katalin Rozsnyói kaj tiutempe ŝi konkursis jam en Szeged. Tio ne sufiĉis esti olompiano en 2008, ŝi edziniĝis al argentinano kaj vivis plu en Argentino. Ŝi havis bonajn rezultojn en Sud-Ameriko, eĉ sub flago de Argentino ŝi estis olimpiano en Argentino en la Somera Olimpiko 2016 sen medalo. Li finis sian aktivan sportan karieron depost la Olimpiko kaj vivis en Rosario kiel trejnisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]