Alexandre Exquemelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexandre Exquemelin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1645 (1645-11-30)
en Honfleur
Morto 1-an de januaro 1707 (1707-01-01) (61-jaraĝa)
Lingvoj francanederlanda
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo verkistohistoriistopirato • kirurgo
vdr

Alexandre Olivier EXQUEMELIN, ankaŭ konata kiel Esquemeling, ExmelinŒxmelin (Honfleur, 1646 - Harfleur, 1717) estis franca filibustro kaj kirurgo konata pro sia aŭtoreco de la aŭtobiografio, kiu donis pli da detaloj pri la 17-a-jarcenta piratado: Histoire d'avanturiers qui se sont signalez dans les Indes. La libro aperis por la unua fojo en 1678 en la nederlanda eldonita de Jan Ten Hoorn en Amsterdamo kun la titolo De Americaensche Zee-Roovers. Jaron poste germana traduko aperis kun la titolo Americanische Seeräuber. Ĉi tio sekvis tri jarojn poste per zorga eldono en la hispana nomata Piratas de la América kaj poste en 1684 angla traduko de ĉi tiu hispana versio eldonita de William Crook: Bucaniers of America.