Alexis Le Rossignol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexis Le Rossignol
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1984 (1984-07-28) (39-jaraĝa)
en Deux-Sèvres
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komikisto • radio-prezentisto
TTT
Retejo https://alexislerossignol.com/
vdr

Alexis Le Rossignol (naskiĝis la 28-an de julio 1984 en la franca departemento Deux-Sèvres) estas franca humuristo konata pro siaj kronikoj ĉe la radiostacio France Inter, sia Jutuba kanalo, sia Tvitera konto kaj siaj humur-spektakloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alexis Le Rossignol naskiĝis en la franca departemento Deux-Sèvres la 28-an de julio 1984 kaj vivis siajn junulajn jarojn en Nueil-les-Aubiers.

Okaze de Eramus-interŝanĝo, en la jaro 2007 li foriris al Meksiko. En Meksikurbo, li sinsekve laboris kiel vendisto de printiloj por franca entrepreno, klient-respondeculo por Interreta ekfirmao, komerc-distribuisto de vinoj kaj fromaĝoj, posedanto de krespo-restoracio kaj poste migranta kukisto sur bazaroj[1]. Li revenis en Francion en la jaro 2016.

Nuntempe humuristo (en la jaro 2023), Alexis Le Rossignol uzas stilon nekonformisman, senzorgan kaj nuraspekte naiva, tiel ke li kelkfoje estigas miskomprenojn.

Per siaj skeĉoj, li celas ankaŭ esti voĉo de la kamparana Francio, « pri kiu neniu volas aŭdi ».

Artaj aktivaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tujkomedia humoristo[redakti | redakti fonton]

Li malkovris tujkomedion en Meksiko en la jaro 2013 ĉeestante spektaklon en trinkejo. Li decidis el tio fari sian profesion kaj debutas en Meksiko, en la hispana. Konsiderante, ke li ne povas plene praktiki tujkomedion en fremda lingvo, li decidis reveni en Francion. Li ludis sur multaj etaj scenejoj antaŭ ol gajni premiojn en festivaloj, kio ebligis al li esti ekrimarkita kaj povi ludi en spektaklejoj, kia Olympia (en la 9-a arondismento de Parizo) en junio 2018. Ekde januaro 2019, li ludas sian spektaklon en la teatro "Point-Virgule" (en la 4-a arondismento de Parizo).

Jutuba kanalo[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 2016, Alexis Le Rossignol enscenigas sin en video-skeĉoj en sia Jutuba kanalo, interalie en serio, kiun li filmas el sia biciklo kaj nomita "Roue libre", laŭvorte "libera rado" kaj figurasence "sencele" aŭ "senpene".

Kronikoj ĉe radiostacio "France Inter"[redakti | redakti fonton]

Alexis Le Rossignol estas semajna humura kronikisto ĉe France Inter en la programo "La Bande originale" ekde la jaro 2018.

Dum la unua trudizoliĝo en la printempo de la jaro 2020, li daŭrigis siajn kronikojn el la hejmo de siaj gepatroj[2].

Konscia pri la malfacileco esti kohera en sia ekologia engaĝiĝo, en kroniko de la 4-a de majo 2021, li elpensis, pri la transportoj, la terminon "fleksiekologio", paralele al la termino fleksitarismo.

Verkisto[redakti | redakti fonton]

La 14-an de januaro 2021, li publikigis sian unuan romanon : "Les Voies parallèles" (la paralelaj vojoj)[3].

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 2016 : Premio de la ĵurio en la "Festival Humour en Seine".
  • 2017 : Premio SACD en la "Festival d'humour de Paris".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

france Oficiala retejo (konsultita 2023-12-24)

La ĉefa fonto de tiu traduko venas el la franclingva fr:Alexis Le Rossignol.

Referencoj[redakti | redakti fonton]