Alfons Bertoli
Aspekto
| Alfons Bertoli | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1895 |
| Morto | 22-an de oktobro 1936 en Zagrebo |
| Lingvoj | kroata |
| Ŝtataneco | Jugoslavio Kroatio |
Alfons BERTOLI (naskiĝis en 1895 en Zadar; mortis la 22-an de oktobro 1936[1] en Zagrebo) estis kroata esperantisto. Li tre frue aliĝis al Esperanto. Post la unua mondmilito li multe laboris en Zagreba Esperanto-Societo, samtempe estante helpanto de la redaktoro de La Provo kaj Konkordo. Li estis la unua funkcianta sekretario de Sudslava Esperanto-Ligo kaj estis kunlaboranto de Heroldo de Esperanto.

