Alfons Huber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfons Huber
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1834 (1834-10-14)
en Fügen
Morto 23-an de novembro 1898 (1898-11-23) (64-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo apopleksio
Lingvoj germanahungara
Loĝloko Vieno
Ŝtataneco Aŭstra imperioCislajtio
Alma mater Universitato de Innsbruck
Familio
Infano Rudolf Huber
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • aŭtoro
vdr

Alfons HUBER (naskiĝinta la 14-an de oktobro 1834 en Schlitters/Distrikto Schwaz, mortinta la 23-an de novembro 1898 en Vieno) estis aŭstra historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studinte en Innsbruck inter 1855 kaj 1859 ĉe Julius von Ficker li habilitiĝis en 1859 kiel docento pri historio. En 1863 li iĝis profesoro orda en Innsbruck kaj en 1887 ĉe la Universitato de Vieno.

En 1893, post la morto de Alfred von Arneth en 1893 li iĝis unua sekretario de la Imperiestra akademio pri sciencoj en Vieno estante membro de la hungara, bohemia kaj bavaria akdemioj kiel ankaŭ de multaj aliaj societoj sciencaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Huber verkis: »Die Entstehungszeit der österreichischen Freiheitsbriefe« (Innsbruck 1860); »Die Waldstätte Uri, Schwyz, Unterwalden bis zur festen Begründung ihrer Eidgenossenschaft« (Innsbruck 1861); »Geschichte der Vereinigung Tirols mit Österreich« (Innsbruck 1864); »Geschichte des Herzogs Rudolf IV. von Österreich« (Innsbruck 1865). El la postlasitaĵoj de Johann Friedrich Böhmer li eldonis la kvaran volumon de »Fontes rerum germanicarum« (Stuttgart 1868) kaj »Regesten des Kaiserreichs unter Karl IV.« (Innsbruck 1877, suplementaĵo de 1889). Lia ĉefverko, por kiu li estis liverinta multajn kritikajn antaŭlaboraĵojn en diversaj gazetoj, nomiĝas »Geschichte Österreichs« (vol. 1–5, Gotha 1885–96, ĝis 1648); sekvis »Österreichische Reichsgeschichte. Geschichte der Staatsbildung und des öffentlichen Rechts« (Wien 1895) kaj »Die Geschichte der Gründung und der Wirksamkeit der kaiserlichen Akademie der Wissenschaften während der ersten fünfzig Jahre ihres Bestandes« (Wien 1897, jubilea skribitaĵo). El la postlasitaĵaro de Ignaz Beidtel li eldonis »Geschichte der österreichischen Staatsverwaltung 1740–1848« (Innsbruck 1896–98). Lia lasta verko estis la festolibreto »Geschichte der Wiener Universität von 1848–1898« (Wien 1898).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 589-590 (tie ĉi interrete)