Alfonz Bartha
Alfonz Bartha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1929 en Madaras |
Morto | 2-an de aprilo 2013 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1951–1955) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Alfonz Bartha [barta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartha Alfonz estis hungara operokantisto (tenoro). Lia origina persona nomo estis András.
Alfonz Bartha [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1929 en Madaras (Bács-Kiskun), li mortis la 2-an de aprilo 2013 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Alfonz Bartha frekventis muzikan lernejon en Baja, poste muzikan mezlernejon en Budapeŝto, fine Muzikakademion (inter 1951-1955). Tiutempe li kantadis 4 jarojn en koruso de Hungara Radio. Inter 1955-1959 li estis membro de Teatro Csokonai (Debrecen), poste de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1958 en kantokonkurso en Toulouse li atingis la duan lokon, post 2 jaroj en Budapeŝto la unuan lokon. Krom la operoj li ofte kantis oratoriojn. Li ricevis premion en 1967, li estis nomumita (postmorte) eterna membro de la Operejo en 2013.
Repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel: Bánk bán (Banuso Bánk) – Ottó
- Giuseppe Verdi:
- Nabucco - Abdallo
- La Traviata - Germont Alfred
- Falstaff - Fenton
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte – Tamino
- La geedziĝo de Figaro - Don Basilio
- Richard Wagner:
- Das Rheingold - Froh
- Die Meistersinger von Nürnberg - Eisslinger
- Gioacchino Rossini: La Cenerentola – Ramiro
- Giacomo Puccini: Madama Butterfly - Yamadori
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (2013)