Alforque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alforque
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50783
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 65  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 0° 23′ U (mapo)41.3298767-0.38527089999999Koordinatoj: 41° 20′ N, 0° 23′ U (mapo) [+]
Alto 164 m [+]
Areo 10,618257 km² ( 106 1.8 257 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alforque (Provinco Zaragozo)
Alforque (Provinco Zaragozo)
DEC
Alforque
Alforque
Situo de Alforque
Alforque (Hispanio)
Alforque (Hispanio)
DEC
Alforque
Alforque
Situo de Alforque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alforque [+]
vdr

Alforque [alFORke] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la komarko Ribera Baja del Ebro kies ĉefurbo estas Quinto. Ĝi estas en la oriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alforque estas municipa teritorio en la sudokcidenta parto de la komarko Ribera Baja del Ebro, kie ĝi okupas teritorion inter tiu de Cinco Olivas okcidente kaj tiu de Alborge okcidente; fakte ĝi estas unu el tri malgrandaj teritorioj de tri tre proksimaj vilaĝoj, nome Alborge, Alforque kaj Cinco Olivas. La areo estas tute ĉe la valo de la rivero Ebro kun la loĝloko tute sur la maldekstra bordo de la rivero.

La loĝloko Alforque mem estas je 61 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro tute ene de meandro. Ĝi estas sur 164 msm. La loĝloko mem estas konektita kun Velilla de Ebro nordokcidente kaj Alborge oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loknomo Alforque devenas de araba vorto. La teritorio de Alforque estis konkerita el islamanoj ĉirkaŭ 1133 fare de Alfonso la 1-a, kiu sekvis la fluejon de Ebro el Zaragozo. Post la konkero el islamanoj granda parto de la lokanoj estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj. Ilia forpelo en 1610 okazigis demografian kaj ekonomian krizon.

Alforque demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, kaj ankaŭ en Alforque oni malaltiĝis ĝis nunaj 64 loĝantoj (2022) pro malproksimeco el la regiona ĉefurbo kaj malfacilo de komunikado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]