Cinco Olivas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cinco Olivas
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50782
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 104  (2023) [+]
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 0° 22′ U (mapo)41.3392645-0.3715823Koordinatoj: 41° 20′ N, 0° 22′ U (mapo) [+]
Alto 161 m [+]
Areo 2,250982 km² (22 5.0 982 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cinco Olivas (Provinco Zaragozo)
Cinco Olivas (Provinco Zaragozo)
DEC
Cinco Olivas
Cinco Olivas
Situo de Cinco Olivas
Cinco Olivas (Hispanio)
Cinco Olivas (Hispanio)
DEC
Cinco Olivas
Cinco Olivas
Situo de Cinco Olivas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cinco Olivas [+]
vdr

Cinco Olivas [zinkoLIbas] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la komarko Ribera Baja del Ebro kies ĉefurbo estas Quinto. Ĝi estas en la oriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Cinco Olivas estas nuntempe komprenebla kiel Kvin Olivoj kaj tio aperas simbole en la municipa blazono, sed fakte, laŭ Joaquín Caridad Arias, la loknomo​ havas rilaton nek kun la nombro kvin nek kun la frukto de la olivarbo, sed ĝi devenas de kelta lingvo kun origina formo *Cink-ollivus komponita de cink- 'militisto' kaj propra persona nomo Ollivus (rilate al mezepokaj Oliverio kaj angla Oliver, ambaŭ de kelta deveno); tio signifus '(Loko de) Olivo la militisto'. Post romaniigo, kiam en la areo jam estis forgesita la kelta lingvo kaj neniu komprenis la iaman signifon, la lokanoj adaptis la loknomon fonetike por atingi sencon kiel "kvin olivoj".[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cinco Olivas estas municipa teritorio en la sudokcidenta parto de la komarko Ribera Baja del Ebro, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Alborge okcidente kaj tiu de Alforque okcidente; fakte ĝi estas unu el tri malgrandaj teritorioj de tri tre proksimaj vilaĝoj, nome Alborge, Alforque kaj Cinco Olivas. La areo estas tute ĉe la valo de la rivero Ebro kun la loĝloko tute sur la dekstra bordo de la rivero.

La loĝloko Cinco Olivas mem estas je 60 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la dekstra bordo de la rivero Ebro tute ene de meandro. Ĝi estas sur 161 msm. La loĝloko mem estas konektita kun La Zaida okcidente kaj Sástago oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de Cinco Olivas estis konkerita el islamanoj ĉirkaŭ 1133 fare de Alfonso la 1-a, kiu sekvis la fluejon de Ebro el Zaragozo. Post la konkero el islamanoj granda parto de la lokanoj estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj. Ilia forpelo en 1610 okazigis demografian kaj ekonomian krizon.

Cinco Olivas demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, kaj ankaŭ en Cinco Olivas oni malaltiĝis ĝis nunaj 102 loĝantoj (2022) pro malproksimeco el la regiona ĉefurbo kaj malfacilo de komunikado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vizitindaĵoj estas baroka preĝejo, olemuelejo kaj fortikaĵo de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Caridad Arias, Joaquín (2003-4). Los fenómenos de homonimia y homofonía en la toponomástica y su repercusión en las etimologías cultistas y populares de la Europa Occidental. La Laguna: Servicio de Publicaciones Universidad de La Laguna. p. 268. ISBN 84-7756-559-7. Arkivita el originalo la 30an de Marto 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]