Algadefe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Algadefe
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 24238
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 290  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 5° 35′ U (mapo)42.218611111111-5.5830555555556Koordinatoj: 42° 13′ N, 5° 35′ U (mapo) [+]
Alto 738 m [+]
Areo 15,33 km² (1 533 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Algadefe (Provinco Leono)
Algadefe (Provinco Leono)
DEC
Algadefe
Algadefe
Situo de Algadefe
Algadefe (Hispanio)
Algadefe (Hispanio)
DEC
Algadefe
Algadefe
Situo de Algadefe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Algadefe [+]
vdr

Algadefe [algaDEfe] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Vega de Toral. Algadefe estas komprenebla etimologie el araba (plej verŝajne tra mozaraboj) kiel La Bordoj.

Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 283 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 44 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Esla. Ĝi limas norde kun Toral de los Guzmanes, sude kun Villamandos, oriente kun Villaornate y Castro, kaj okcidente kun Laguna de Negrillos.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestiloj el antaŭromia epoko kaj en Mezepoko okazis reloĝado rilate al monaĥejo jam en 904. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]