Algebra ero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Radikoj de polinomoj estas en abstrakta algebro kaj korpa teorio nomitaj algebraj erojalgebraj elementoj. Ili povas kreiĝi en pli grandan strukturon. ŭ Pli detale, se L estas korpa vastigaĵo de K do ero A de L estas nomita algebra ero super K, aŭ algebra supero de K, se tie ekzistas iu nenula polinomo g(x) kun koeficientoj en K tia ke g(A)=0. Eroj de L, kiuj ne estas algebraj superoj de K estas nomitaj transcendaj super K.

Ĉi tiuj nocioj ĝeneraligas la algebrajn nombrojn kaj la transcendajn nombrojn (se la korpa vastigaĵo estas C/Q, C estas la korpo de kompleksaj nombroj kaj Q estas la korpo de racionalaj nombroj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Jenaj kondiĉoj estas ekvivalento por ero A de L:

  • A estas algebra super K
  • la korpa vastigaĵo K(A)/K havas finia grado, t.e. la dimensio de K(A) kiel K-vektora spaco estas finia (ĉi-tie K(A) kaj signifas la plej malgrandan subkorpon de L enhavantan K kaj A.
  • K[A] = K(A), kie K[A] estas la aro de ĉiuj eroj de L, kiu povas esti skribita en la formo g(A) kun polinoma g kies koeficientoj aperas en K.

Ĉi tiu karakterizado povas esti uzata por montri ke la sumo, diferenco, produto kaj kvociento de algebraj eroj super K estas denove algebra super K. La aro de ĉiuj eroj de L, kiuj estas algebraj super K, estas korpo kiu situas inter L kaj K.

Se A estas algebra super K, tiam estas multaj ne-nulaj polinomoj g(x) kun koeficientoj en K tiaj, kia g(A) = 0. Tamen estas nur unu kun plej malgranda grado kaj kun kondukante koeficiento 1. Ĉi tiu estas la minimuma polinoma de A kaj ĝi enkodas multajn gravajn proprecojn de A.

Korpoj, kiuj ne permesas iujn ajn algebrajn erojn super si mem (escepte siajn proprajn erojn) estas nomitaj algebre fermitaj. La korpo de kompleksaj nombroj estas ekzemplo.