Algis Čaplikas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Algis Čaplikas
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1962 (1962-01-27) (62-jaraĝa)
en Vilno
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Teknologia Gediminas-Universitato Vilno
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Algis Čaplikas (naskiĝis la 27-an de januaro 1962 en Vilno) estas politikisto de Litovio. Li studis geodezion kaj inĝenieradon en la Teknologia Gediminas-Universitato Vilno. Inter 1985 kaj 1990 li laboris en konstrua departemento de sia hejmurbo, kaj inter 1990 kaj 1995 estis estro de la vilna urboparto Justiniškės. En 1993 li estis fondomembro de la politika partio Centra Unio de Litovio (litove Lietuvos centro sąjunga), kaj nome de ĝi en 1995 elektiĝis en la urban konsilantaron. En 1996 li iĝis membro de la nacia parlamento Seimas. Post la fuzio de la partio al nova partio Liberala kaj Centra Unio (Liberalų ir centro sąjunga), li inter 2004 kaj 2008 denove estis membro de la nacia parlamento Seimas. Inter oktobro 2006 ĝis novembro 2008 li estis parlamenta vicprezidanto. De decembro 1996 ĝis marto 1998 li estis ministro pri konstruado kaj urboplanado, kaj sekve ĝis aprilo 1999 ministro pri medio[protekto]. Ekde la 9-a de decembro 2008 li estas ministro pri san-protekto en la registaro de Litovio, ankaŭ post ties restrukturigo la 22-an de julio 2009. Lia ministerio nacilingve nomatas Lietuvos Respublikos sveikatos apsaugos ministerija.

La politikisto plu reprezentas la liberalisman partion Liberala kaj Centra Unio de Litovio.

Li kaj sia edzino Eglė havas filon, Karolis, kaj filinon, Saulė.