Alicja Lewanderska-Quednau
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Alicja Lewanderska-Quednau | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1939 (81-jara) |
Lingvoj | Esperanto • germana lingvo • pola lingvo |
Ŝtataneco | Pollando |
Familio | |
Edz(in)o | Hans-Dietrich Quednau |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Alicja Lewanderska-Quednau (naskiĝis la 12-an de majo 1939), havanta tiun nomon ekde edziniĝo al la germana esperantista universitata profesoro Hans-Dietrich Quednau, antaŭe Alicja Krejĉi-Lewanderska, estas aktiva pola esperantisto. Inter alie, en 1995 ŝi kontribuis al la konferenco Stato kaj Estonteco de Esperanto kaj al ties konferenca libro, kaj en la sama jaro redaktis specialan numeron (#68) de la revuo Amika Rondo pri Reinhard Selten. En la oficperiodoj 2001-2004 kaj 2004-2007 ŝi reprezentis la landan asocion Germana Esperanto-Asocio en la Komitato de UEA, kaj en 2013 honoriĝis per la Premio Ada Fighiera-Sikorska.[1]