Jef Lambrecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alifono:Jef Lambrecht)
Jef Lambrecht
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1948 (1948-08-20)
Morto 11-an de septembro 2016 (2016-09-11) (68-jaraĝa)
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo ĵurnalisto • dramaturgo • aŭtoro • ludisto
vdr

Jef Lambrecht (n. en Avelgem (Belgio), la 20-an de aŭgusto 1948 - m. en Antverpeno, la 11-an de septembro 2016) estis flandra ĵurnalisto. Ĝis lia emeritiĝo fine de 2009 li estis raportisto, ĉefredaktisto ĉe la Flandra Radio kaj Televido (VRT).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lambrecht studis Politikajn kaj Sociajn Sciencojn ĉe la Katolika Universitato de Loveno kaj ankaŭ akiris postbakalaŭran diplomon pri Kultura Antropologio. En 1977 li trapasis la ĵurnalistan ekzamenon de la tiama Belga Radio kaj Televido (BRT). En 1978 li fariĝis ĵurnalisto por la novaĵelsendoj je la radio.

Kvankam Lambrecht kiel radioĵurnalisto komence fokusas ĉefe pri kulturo, kiel eksterlanda raportisto li ekde la unua persa golfo-milito ankaŭ atente sekvas la novaĵojn pri la Mezoriento. Dum kaj post la regado de talibanoj, li regule vizitis Afganion.

En 2017 li estis postmorte honorita en Avelgem per kulturpremio, kiu estas donita al la loĝantoj de Avelgem, kiuj influis kulturon ene kaj ekster la municipio[1].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Komence de junio 2009, Lambrecht publikigis sian libron De heilige wereldoorlog: halfweg de kruistocht tegen het moslimterrorisme [La Sankta Mondmilito: Duonvoje tra la Krucmilito kontraŭ Islama Terorismo]. Ĝi estas la kulmino de lia ĵurnalisma trilogio kaj de dudek jaroj da milito-raportado. Lambrecht klarigas en sia libro, kiel laŭ li ni alvenis duonvoje de la krucmilito kontraŭ islamisma terorismo kaj ni devas demandi nin, ĉu venos nova tutmonda ekvilibro aŭ tuta disrompigo fare de la teroristoj. Li mem vidas esperigajn signojn: en Teherano, kie la irana reĝimo estas kritikata de la loĝantaro, sed ankaŭ de la usona ŝtatprezidinto Barack Obama, kiu en Usono parolis pacigan lingvon rilate al Islamo[2].

Lambrecht ankaŭ estis poeto, pentristo kaj amiko de verkistoj, interalie de la fama flandra verkisto Hugo Claus.

Publikaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Poemoj // en: De Brakke Hond, jarkolekto 4 (1986) n-ro 9
  • Wout Vercammen : Art is a trick [Arto estas ruzo] / Guy Bleus, Jef Lambrecht, Wout Vercammen ( Provinco Limburgo, 1995)
  • Un regard critique sur la peinture "belge", d'Ensor à Magritte // en: Septentrion, jrg. 24 (1995), n-ro 2, p. 14-19
  • Du vin aigre au vin doux : Marcel Broodthaers, poeto // en: Deus ex machina, jrg. 21 (1997) n-ro 83, p. 29-33
  • Granda infano : la verko de Edgard Tytgat // en: La Malaltaj Landoj, jrg. 1999-2000, p. 232-239
  • Berlinde De Bruyckere ( En Flandria Kampa Muzeo, 2000)
  • IX-XII : hoe 11 september mogelijk werd [Kiel la 11-a de septembro fariĝis ebla],Houtekiet, 2002, ISBN 9052406707 )
  • La nigra lulilo : Irako, Nazioj kaj Neokonservativuloj ( Houtekiet, 2003, ISBN 9052407312 )
  • Vottem : 6 aŭgusto = aŭgusto 1914 : Hans Op de Beeck / Jef Lambrecht ; Hans op de Beeck, Steve Houben, Piet Chielens ( En Muzeo pri Flandraj Kampoj, 2004)
  • Mandeeër en Basra // en: De Brakke Hond, jrg. 20 (2004) n-ro 85 (decembro), p. 69-70
  • Ĉu la amaskomunikiloj estis ŝanĝitaj de la iraka milito? // en: MO, jrg. 2005, n-ro 20, p. 60-61
  • La Trompo de Sykes kaj Picot : Parizo kaj Londono redesegnis mapojn en Mezoriento // en: Reflector, jarkolekto 2006/2007, n-ro 3, p. 14-19
  • De heilige wereldoorlog : halfweg de kruistocht tegen het moslimterrorisme [La Sankta Mondmilito : duonvoje de la krucmilito kontraŭ islamista terorismo], Van Halewyck, 2009, ISBN 9789056179250)( Van Halewyck, 2009, ISBN 9789056179250 )
  • La Araba Revolucio, (2011)
  • La Araba Koktelo, (2013)
  • IS - La Nova Terorismo de Daesh kaj la Falo de la Islama Frataro, (2015).

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artikolo en la nederlanda, listo de aŭtoroj.

  1. (nl) Jef Lambrecht krijgt postuum Cultuurprijs, De Standaard, la 5-an de septembro 2017.
  2. De heilige wereldoorlog van Jef Lambrecht, Radio 1 (Mezzo), la 2-an de junio 2009

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Peter Minuit