Hugo Claus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Claus
Hugo Claus en 1961
Hugo Claus en 1961
Persona informo
Naskonomo Hugo Maurice Julien Claus
Naskiĝo 5-an de aprilo 1929 (1929-04-05)
en Bruĝo, Okcidenta Flandrio,  Belgio
Morto 19-an de marto 2008 (2008-03-19) (78-jaraĝa)
en Antverpeno, Flandra Regiono,  Belgio
Mortis pro nenatura morto vd
Mortis per eŭtanazio vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Subskribo Hugo Claus
Familio
Gefratoj Guido Claus vd
Edz(in)o Elly Overzier • Veerle de Wit vd
Amkunulo Sylvia Kristel vd
Infanoj Thomas Claus vd
Profesio
Okupo scenaristodramaturgo • poeto • verkistofilmreĝisoro • pentristo • tradukistoĵurnalistoaŭtoro • libretisto vd
Aktiva en ParizoAntverpeno vd
Aktiva dum 1947– vd
Verkado
Verkoj The Sorrow of Belgium vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hugo Maurice Julien CLAUS (Bruĝo, 5-an de aprilo 1929Antverpeno, 19-an de marto 2008) estis flandra poeto kaj verkisto. Sub la pseŭdonimo Dorothea van Male li publikigis la romanon Schola nostra (1971). Li ankaŭ uzis la pseŭdonimojn Jan Hyoens kaj Thea Streiner. En 1983 li publikigis sian ĉefverkon Het verdriet van België [La malĝojo de Belgio], pri la tentoj de la naziismo kaj la kunlaborismo. En ĝi Claus menciis Esperanton.

La teatra verkaro de Claus estas tre ampleksa: 35 originalaj verkoj kaj 31 tradukitaj kaj adaptitaj el la angla, greka, latina, franca, hispana kaj nederlanda lingvoj. Lia unua verko, De getuigen, datiĝas de 1952.

Hugo Claus plurfoje estis nomita kiel kandidato por la Nobelpremio de literaturo.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1964 - premio August Beernaert por De verwondering
  • 1965 - premio Henriëtte Roland Holst por la tuta teatra verkaro
  • 1967 - premio Edmond Hustinx por la tuta teatra verkaro
  • 1979 - premio Constantijn Huygens por la tuta verkaro
  • 1985 - premio Cestoda-prijs
  • 1986 - premio Herman Gorter por Alibi
  • 1986 - "Prijs der Nederlandse Letteren" por la tuta verkaro
  • 1994 - "Prijs voor Meesterschap" por la tuta teatra verkaro
  • 1994 - Poezia premio VSB por De Sporen
  • 1997 - Literatura premio Libris por De geruchten
  • 1998 - Literatura premio Aristeion de la Eŭropa Unio por De geruchten
  • 1999 - Premio por la verkaro de la Flandra Komunumo

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Zonder vorm van proces (1950, poezio)
  • Vierendelen (1951, poezio)
  • De Metsiers (1951, romano)
  • De hondsdagen (1952, romano)
  • Een huis dat tussen nacht en morgen staat (1953, poezio)
  • Natuurgetrouw (1954, rakontoj)
  • Paal en perk (1955, poezio)
  • Een bruid in de morgen (1955, teatro)
  • De koele minnaar (1956, romano)
  • Mama, kijk, zonder handen! (1959, teatro)
  • Een geverfde ruiter (1961, poezio)
  • De dans van de reiger (1962, teatro)
  • De verwondering (1962, romano)
  • Omtrent Deedee (1963, romano)
  • Louis Paul Boon (1964, eseo)
  • De dans van de reiger (1966, rakonto laŭ propra filmscenario)
  • De avonturen van Belgman 1 (1967, bildrakonto)
  • Mira of De teleurgang van de waterhoek (1971, filmscenario)
  • Schola nostra (1971, romano sub pseŭdonimo Dorothea van Male)
  • Schaamte (1972, romano)
  • Het jaar van de kreeft (1972, romano)
  • P.P. Rubens, schilder en diplomaat (1977, televida serio)
  • Jessica (1977, romano)
  • Het verlangen (1978, romano)
  • De pen gaat waar het hart niet kan (1980, intervjuoj)
  • De verzoeking (1980, romano)
  • Vrijdag (1981, film)
  • Een hooglied (1981, teatro)
  • Het verdriet van België (1983, romano en kiu li mencias Esperanton.
  • De Leeuw van Vlaanderen (1984, filmscenario)
  • Halloween (1985, poezio, desegnoj de Sylvia Kristel)
  • Château Migraine (1987, rakonto)
  • Sporen (1987, poezio)
  • Een andere keer (1988, rakonto)
  • Een zachte vernieling (1988, romano)
  • De zwaardvis (1989, novelo)
  • Het sakrament (1989, filmscenario)
  • Perte totale (1989, prozo kaj poezio)
  • Belladonna (1994, romano)
  • De geruchten (1996, romano)
  • Onvoltooid verleden (1998, romano)
  • Het laatste bed (1998, novelo)
  • Een slaapwandeling (2000, novelo)
  • Een andere keer (2000, rakontoj, antologio)
  • De schrijver. Een literaire estafette (2000, rakontoj)
  • De verzoeking en andere novellen (2003)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]