Peter Minuit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Peter Minuit portrait New Amsterdam 1600s light.jpg

Peter Minuit, Pieter Minuit, Pierre MinuitPeter Minnewit (n. la 5-an de aŭgusto 1580 - m. en 1638) estis valono de la Distrikto Wesel, en nuna Nordrejn-Vestfalio, Germanio, tiam parto de la Duklando de Clèves. Li estis la ĝenera direktoro de la nederlanda kolonio Nova Nederlando de 1626 ĝis 1633, kaj li fondis svedan kolonion Nova Svedio en 1638. Laŭ tradicio, Minuit aĉetis la insulon Manhatano al indianoj la 24-an de majo 1626 por varoj valorante 60 nederlandajn guldenojn, kiuj en la 19-a jarcento estis taksitaj je 24 usonaj dolaroj.