Alison Lapper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alison Lapper
Alison Lapper auf dem Blauen Sofa.jpg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1965 (1965-04-07) (55-jara)
en Burton upon Trent
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater University of Brighton
Okupo
Okupo pentristo • fotisto
TTT
Retejo http://www.alisonlapper.com/
Information icon.svg
vdr

Alison Lapper (naskiĝis la 7-an de aprilo 1965 en Burton-on-Trent, Britio) estas brita artisto, kiu naskiĝis sen brakoj kaj kun stumpaj kruroj. Ŝi pentras per la buŝo.

En aĝo de 19, Lapper forlasis handikapulan instituton kaj translokiĝis al Londono, kie ŝi akiris aŭtostiran permesilon kaj apartementon. Lapper studis en la Universitato de Brighton kaj diplomiĝis kun unuaklasa honora grado en Fine Art en 1994.

Post kiam ŝi naskis sian tutsanan filon Parys, ŝi kreis prezenton el siaj fotoj pri si mem. Ŝi do pozis por Marc Quinn por la polemika skulptaĵo „La Graveda Alison Lapper" (Alison Lapper Pregnant). La skulptaĵo ornamas la kvaran malplenan kolonon en la Londona Trafalgar Square.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]