Alkmano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Alkmano (oni povas legi lian nomon sur la bildo); romania mozaiko el la malnova urbo Gerasa (Γέρασα) en Jordanio, ŝtonaj aroj kun mortero, dua-tria jarcento p.K.; Parto el larĝa mozaiko kie estas bildoj de Muzoj, Horoj (Sezonoj) kaj aliaj grekaj aŭtoroj cirkaŭ bildo pri la dio Dionizo (dio pri vino interalie), tute dekorante probable manĝoĉambron.

Alkmano (helene Ἀλκμάν [Alkmán]), estas greka ĥorala lirika poeto de la 7-a jarcento a.K. el Sparta. Li inventis la amajn poemojn. En antikva epoko ekzistis ses libroj de la poeto sed oni konas liajn verkojn nur de fragmentoj tra citaĵoj de aliaj grekaj verkistoj aŭ parto de papiruso[1]. Li skribis himnojn, unu el la plej konataj nomiĝas Parteneia (el la greka παρθένος signifas singulare "juna virino" aŭ "virgulino"[2]).

Eksteraj ligiloj

angle Fragmentoj

angle germane france Die Sprache Alkmans

Referencoj

  1. Papiruso el Oksirinĥo trovita en Egiptio.
  2. p. 667, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Alkmano en Vikimedia Komunejo