Aloa
Aspekto
Aloa | |||||||||
| |||||||||
historia lando • arkeologia loko • lando • eksa administra teritoria unuo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | Soba
| ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Aloa (ankaŭ Alwa, Alodia aŭ Aloda) estas la plej suda el la tri kristanaj nubiaj reĝlandoj, kiuj ekzistis inter la jaroj 500 kaj 1500 en la nuna norda Sudano. La du aliaj reĝlandoj estis Nobatia kaj Makuria).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis la 4-a jarcento tiu lando estis la suda parto de la reĝlando de Kuŝ. Meroe estis la ĉefurbo de Kuŝ dum pluraj jarcentoj. Kio okazis inter la fino de Kuŝ kaj la komenco de Aloa ne klaras.
La ĉefurbo de Aloa estis Soba, ĉirkaŭ 20 km de la nuntempa Ĥartumo.
La reĝlando de Aloa daŭris ĝis la komenco de la 16-a jarcento, kiam ĝin konkeris la sultanlando de Sennar. David Reubeni, kiu vidis Soba en 1523, skribis ke ĝi enhavis nur ruinojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Detala priskribo de Alwa (angle) Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Derek A. Welsby:The Mediaval Kingdoms of Nubia, London 2002, ISBN 0-7141-1947-4 (la verŝajne plej detala enkonduka verko pri Nubio dum la mezepoko)