Alobras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alobras
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44134
Demografio
Loĝantaro 71  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 1° 23′ U (mapo)40.1793207-1.3886401Koordinatoj: 40° 11′ N, 1° 23′ U (mapo) [+]
Alto 1 100 m [+]
Areo 30,722169 km² ( 307 2.2 169 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alobras (Provinco Teruelo)
Alobras (Provinco Teruelo)
DEC
Alobras
Alobras
Situo de Alobras
Alobras (Hispanio)
Alobras (Hispanio)
DEC
Alobras
Alobras
Situo de Alobras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alobras [+]
vdr

Alobras [aLObras] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.
Preĝejo.
Ulmo ĉe la preĝejo.

Ĝi estas je 43 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Alobras apartenas al grupo de kvar municipoj kiuj okupas sudokcidentan terlangon de la komarko: nome Tormón plej norde je 3 km, Alobras meze kaj Veguillas de la Sierra je 3 km kaj El Cuervo plej sude jam lime kun Rincón de Ademuz, eksklavo de la provinco Valencio. Krome okcidente estas limo kun la provinco Kvenko. Veturado al Teruelo eblas nur farante du ĉirkaŭojn unuan dekstren kaj duan maldekstren por alveni ĝis Gea de Albarracín.

La loĝloko staras je 1110 m super marnivelo sur montaro, kio ebligas arbarojn de pinoj, kverkoj kaj juniperoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj. En la Mezepoko estis kastelo, de kiu restas nur minimumaj restaĵoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj). Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Alobras oni malaltiĝis ĝis nunaj 65 loĝantoj.

Vidindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo de Sankta Roĥo, kaj grandaj singularaj arboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]