El Cuervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Cuervo
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44134
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 98  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 1° 20′ U (mapo)40.1510523-1.3258089Koordinatoj: 40° 9′ N, 1° 20′ U (mapo) [+]
Alto 905 m [+]
Areo 20,759349 km² ( 207 5.9 349 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Cuervo (Provinco Teruelo)
El Cuervo (Provinco Teruelo)
DEC
El Cuervo
El Cuervo
Situo de El Cuervo
El Cuervo (Hispanio)
El Cuervo (Hispanio)
DEC
El Cuervo
El Cuervo
Situo de El Cuervo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Cuervo (Teruel) [+]
vdr

El Cuervo [elKŬERbo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo El Cuervo estas etimologie komprenebla kiel La Korvo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.
Preĝejo.
Urba kerno kaj sonorilturo.

Ĝi estas je 46 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. El Cuervo apartenas al grupo de kvar municipoj kiuj okupas sudokcidentan terlangon de la komarko: nome Tormón plej norde, Alobras meze kaj Veguillas de la Sierra sudokcidente kaj El Cuervo sudoriente jam lime kun Rincón de Ademuz, eksklavo de la provinco Valencio. Krome okcidente estas limo kun la provinco Kvenko. Veturado al Teruelo eblas nur farante du ĉirkaŭojn unuan dekstren kaj duan maldekstren por alveni ĝis Gea de Albarracín. Pli proksime estas Castielfabib en Rincón de Ademuz laŭ la valo de la rivero Ebrón.

La loĝloko staras je 905 m super marnivelo sur montaro, kio ebligas arbarojn de pinoj, kverkoj kaj juniperoj. Estas ok stratoj kaj du placoj en la urba kerno, kie restas unu el du iamaj monumentaj ulmoj jarcentaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj. Ĝia nomo literumita Lo Corbo aperis en la «Pakto de Daroca» (1142), subskribita inter Ramón Berenguer la 4-a kaj la superuloj de la ordenoj de la Templanoj kaj de la Hospitalo, laŭ kiu tiuj rezignis pri siajn rajtojn rilate al la testamento de Alfonso la 1-a la Batalema.

Estis juda komunumo ĝis la forpelo de la judoj el Hispanio en 1492, kiam ili foriris el Grau de Morvedre. El Cuervo, kun María, Fuendetodos, Mora, Alcalá de Mora, Valbona, Olba, Cascante, Valacloche, Tramacastiel, Gea, Tormón, Sot kaj Chera estis donacitaj en geedziĝa kontrakto inter Juan Gil Fernández de Heredia y Berdají kaj Beatriz Ximénez de Urrea (1485).

En 1577 oni separis la preĝejojn de Albarracín kaj Segorbe inter Zaragozo kaj Valencio. Tiukadre la du episkopoj plendis pro la aparteno de la Cuartillejo del Cuervo, komponita de jena kvaropo: El Cuervo, Tormón, Las Alobras kaj Tramacastiel.

Dum la Hispana Enlanda Milito El Cuervo restis en teritorio de la Dua Hispana Respubliko el julio 1936 ĝis la 31a de marto 1939, tio estas ĝuste unu tagon antaŭ la militfino. En tiu periodo la preĝejo estis stokejo kaj rifuĝejo. Post la frankisma venko la komitatanoj kaj liaj edzinoj estis reprezaliitaj. En la 13a de februaro 1948 gerilanoj murdis la urbestron kaj lian edzinon.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj). Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Veguillas de la Sierra oni malaltiĝis ĝis nunaj 21 loĝantoj.

Vidindaĵoj estas la preĝejo, du ermitejoj, rigardejo de iama kastelo, muelejoj, jarcenta ulmo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]