Alois Andritzki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La beatigo de Andritzki.
T.n. stumbliga ŝtoneto (germane: Stolperstein), kiu memorigas la preterirantojn pri la surloka benoplena agado de Andritzki.
La preĝejo en la naskiĝloko Radibor/Radwor.

La beata sorabo Alojzo ANDRICKI (naskiĝinta la 2-an de julio 1914 en Radibor, murdita la 3-an de februaro en Dachau) estis katolika pastro kaj martiro.

Juneco kaj komenco profesia[redakti | redakti fonton]

Same kiel liaj tri gefratoj studis teologion ankaŭ Alojzo, sportema kaj optimisma filo de la geedzoj Magdalena kaj Johano, ambaŭ instruistoj. Dum la studado en Paderborno li estis redaktoro de la soraba studenta gazeto "Serbski student". Post la kvalifikiĝo en 1938 li deĵoris unu jaron en la rolo de "alumnus", t.e. studinto kun edukadaj taskoj, de la porpastra seminario de la diocezo Meißen en Schmochtitz proksime de Bautzen - antaŭ ol fariĝi subpastro en Dresdeno.

Post la aresto[redakti | redakti fonton]

La 21-an de januaro 1941 oni arestis lin pro pretekstitaj perfidaj atakoj kontraŭ la ŝtato kaj la partio. Liberigite el la aresto por esploro, li tuj denove malliberiĝis por esti transportota en la koncentrejon de Dachau. Kune kun aliaj pastraj moŝtoj li fondis tie rondon, kies membroj intense primeditis tekstojn bibliajn. Kiam en la 1942-a jaro propagiĝis la tifo en la barakaro, la tempon ĉirkaŭ kristnasko malsaniĝis ankaŭ li, kiu estis sciigonta sian malsanon nur la 19-an de januaro 1943 en la malsanulejeto. La 3-an de februaro 1943 la sbiroj igis lian ekzekuton per venena injekto.

Okazis la entombigo de la urno kun la mortaj restaĵoj en la aprilo 1943 ĉe la Malnova katolika tombejo de Dresdeno. Hodiaŭ la restaĵoj konserviĝas en la Kortega preĝejo en Dresdeno.

Ekleziaj honoroj[redakti | redakti fonton]

La preskaŭsanktuliga procezo komencis en la 1998-jaro. La 13-an de junio 2011, dum pontifika diservo la pentekostan lundon en la dresdena katedralo de la Tre sankta triunuo, li estis proklamata beatulo. Memoriga tago estas la 3-a de februaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Scheipers: Gratwanderungen – Priester unter zwei Diktaturen. Lepsiko 1997, ISBN 3-7462-1221-9
  • Maria Kubasch: Biographie Alois Andritzki. Bautzen 1967
  • [Kubasch] Mallongigita versio, Berlino 1974, en la serio: Christ in der Welt
  • [Kubasch] Dua eldono en la soraba - 1979
  • Joachim Reinelt: Ein Lichtzeichen für unsere Zeit. En: Kirchliches Amtsblatt für das Bistum Dresden-Meißen. Jahrgang 8, 1998, kaj. 14, p. 188–192.
  • Siegfried Seifert: Kaplan Alois Andritzki. En: Helmut Moll (Hrsg.): Zeugen für Christus. Das deutsche Martyrologium des 20. Jahrhunderts. Vol. 1, Paderborno 1999, p. 154–156.
  • Marcus Knaup: Zeuge für Christus: Alois Andritzki (1914–1943). En: Theologie und Glaube. vol. 4, 2010, p. 493–498.
  • Benno Schäffel: Alojs Andritzki - Ein Lebensbild. Lepsiko 2011, ISBN 3746230632.
  • Jan Šołta, Pětr Kunze, Franc Šěn: Nowy biografiski słownik k stawiznam a kulturje Serbow. Ludowe nakładnistwo Domowina, Bautzen/Budyšin 1984

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]