Alois Vojtěch Šembera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alois Vojtěch Šembera (1867)

Alois Vojtěch ŠEMBERA (naskiĝis la 21-an de marto 1807 en Vysoké Mýto - mortis la 23-an de marto 1882 en Vieno) estis ĉeĥa poeto, verkisto kaj historiisto.

Li oficis kaj instruis en Brno kaj Olomouc, liaj verkoj rilatas precipe al Moravio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Historie pánů z Bozkovic a hradu Bozkova na Moravě (Historio de nobeloj el Boskovice kaj de kastelo Bozkov en Moravio, 1836)
  • Básně bez dvou konsonantů pospolu (Poemoj sen du konsonantoj kune, 1840)
  • Krátké poučení o včelařství (Konciza instruo pri abelbredado, 1840)
  • Vpád Mongolů do Moravy (Invado de mongoloj en Moravion, 1841)
  • Vysoké Mýto, královské věnné město v Čechách (Vysoké Mýto, la reĝa hereda urbo en Bohemio, 1845)
  • O rovnosti jazyka českého a německého v Moravě (Pri egalrajteco de la lingvoj ĉeĥa kaj germana en Moravio, 1848)
  • Dějiny řeči a literatury československé (Historio de lingvo kaj literaturo ĉeĥoslovaka, 1858-1868)
  • Paměti a znamenitosti města Olomouce (Memorindaĵoj kaj vidindaĵoj de la urbo Olomouc, 1861)
  • Mapa moravská (Mapo moravia, 1963)
  • Základové dialektologie československé (Fundamentoj de dialektologio ĉeĥoslovaka, 1864)
  • Základní zákonové státní Král. českého (Bazaj ŝtataj leĝoj de Reĝolando ĉeĥa, 1864)
  • Západní Slované v pravěku (Okcidentaj slavoj en prahistorio, 1868)
  • Obyvatelstvo české a německé na Moravě (Loĝantaro ĉeĥa kaj germana en Moravio, 1873)
  • Libušin soud, domnělá nejstarší památka řeči české, jest podvržen (La juĝo de Libusa, la supozata plej antikva memoraĵo de la lingvo ĉeĥa, estas falsita, 1879)
  • Kdo sepsal Králodvorský rukopis r. 1817? (Kiu verkis en 1817 manuskripton el Dvůr Králové?, 1880)