Alonso del Arco
Alonso del Arco | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1635 en Madrido |
Morto | 19-an de aŭgusto 1704 (69-jara) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Alonso del Arco (Madrido, 1635 – samloke, 1704) estis pentristo de stilo de baroko hispana apartenanta al la madrida skolo de fino de la 17a jarcento. El inter la nombra grupo de pentristoj kiuj koincidis labore en Madrido dum la regado de Karlo la 2-a konsideritaj duarangaj, Alonso del Arco estas, sendube, unu el la plej signifaj kaj de personeco plej markata, kun abunda verkaro sed de neregula kvalito.

Santa Teresa, oleo sur tolaĵo (103 x 83 cm), Madrido, Muzeo Lázaro Galdiano.
Surda denaske kaj disĉiplo de Antonio de Pereda, li estis konata en la epoko kiel «el sordillo de Pereda» (la surdeto de Pereda), ekverkis kopiante la komponojn de lia majstro el kiu li tuje distanciĝis, interesiĝante por la solvoj de la plej moderna barokismo.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Palomino, Antonio (1988). El museo pictórico y escala óptica III. El parnaso español pintoresco laureado. Madrid: Aguilar S.A. de Ediciones. ISBN 84-03-88005-7.
- Pérez Sánchez, Alfonso E. (1992). Pintura barroca en España. 1600–1750. Madrid: Ediciones Cátedra. ISBN 84-376-0994-1.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Alonso del Arco en la retejo de la Muzeo Prado.
- Una Inmaculada de Del Arco en la Muzeo de la Foiroj de Medina del Campo.