Alta Kortumo de Bourges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuna stato de la halo de la palaco de Jacques Cœur, kie okazis la proceso.

La Alta Kortumo de Bourges estis escepta jurisdikcio, kiu oficiis de la 7-a de marto ĝis la 3-a de aprilo 1849 cele al la juĝado de la akuzitoj en la afero de la manifestacio de la 15-a de majo 1848.

Kreado kaj funkciado[redakti | redakti fonton]

La konstitucio de la 4-a de novembro 1848 kreis Altan Kortumon (france Haute Cour de justice), kies funkciado estis detaligita de la artikoloj 91 kaj 92 (8-a ĉapitro - Pri juĝa povo).

Tiu Alta Kortumo kapablis juĝi sen apelacia rajto nek alvoko al kasacio ĉiujn homojn - krom la prezidanto de la Respubliko kaj la ministroj - akuzitajn pri krimoj, atencoj aŭ komploto kontraŭ la interna aŭ ekstera sekureco de la ŝtato, post decido de la nacia Asembleo. La Alta Kortumo povis okupiĝi nur pri aferoj, kiujn la nacia Asembleo sendis al ĝi per dekreto. Tiu dekreto cetere devis elekti urbon, kie la kortumo juĝu la koncernan aferon (91-a artikolo).

La Alta Kortumo konsistis el 5 juĝistoj kaj 36 ĵurianoj, kun aldono de kvar adjunktaj ĵurianoj. La juĝistoj estis nomumitaj ĉiujare, per sekreta baloto de la Kasacia Kortumo, inter ties membroj. La kvin juĝistoj mem sekve devis nomumi sian prezidanton. La juĝistoj plenumantaj la funkciojn de la publika ministerio estis nomumitaj rekte de la prezidanto de la Respubliko. La ĵurianoj estis elektitaj inter la membroj de la ĝeneralaj konsilioj de la departementoj - escepte de tiuj, kiuj cetere havis mandaton de deputito (92-a artikolo)

Afero de la 15-a de majo 1848[redakti | redakti fonton]

Politika kunteksto[redakti | redakti fonton]

La deputitaj balotoj de la 23-a de aprilo 1848 por konsistigi la novan konstitucifaran asembleon estis precipe seniluziigaj por la politika maldekstro. La nova asembleo de 900 membroj havis majoritaton de centrismaj, moderaj respublikanoj, dum la maldekstraj socialismaj deputitoj ne nombris pli ol 100 membroj. Ekzekutiva komisiono elektita la 10-an de majo (kiu konsistis el Arago, Garnier-Pagès, Marie, Lamartine kaj Ledru-Rollin) anstataŭis la provizoran registaron kreitan en februaro.

Provo de puĉo[redakti | redakti fonton]

Pro la malgrandiĝanta influo de la maldekstro – neniu el ĝiaj membroj eniris la novan registaron –, kelkaj el ili provis instigi tumulton en la stratoj de Parizo. Pluraj politikaj kluboj de la ekstrema maldekstro alvokis la parizan popolon al manifestacio por alporti al la Nacia asembleo petskribon, por demandi intervenon de Francio favore al la tiama ribelo en Pollando. La konduto de kelkaj organizantoj (interalie la maljuna revoluciulo Aloysius Huber, eble sekrete dungita de polico) kaj la malefikeco de la rotoj komanditaj de la generalo Amable de Courtais, kiu ne kapablis mastri la homamason, rapide transformis la manifestacion, kiu baldaŭ aspektis kiel provo de puĉo.

La Asembleo estis invadita, kaŭzante indignon de centoj da provincaj deputitoj. La asemblea prezidanto, Philippe Buchez, tenis sin al sia fotelo, alvokante intervenon de la nacia gvardio antaŭ ol nuligi ĝin. Meze de la konfuzo, Armand Barbès provis aklamigi liston de membroj de nova registaro. Kuntrenitaj de la homamaso, Louis Blanc, Alexandre Martin, Louis Auguste Blanqui kaj kelkaj aliaj politikistoj de la ekstrema maldekstro trovis sin pli malpli kompromititaj. Ordo fine estis restarigita de la nacia gvardio el la pli burĝaj kvartaloj de Parizo, alvokita de Lamartine kaj Ledru-Rollin. La estroj de la maldekstra ekstremo estis arestitaj. Por la unua fojo ekde la revoluciaj tagoj de februaro 1848, denove ekzistis politikaj malliberuloj.

La Alta Kortumo de Bourges[redakti | redakti fonton]

Akuzitoj[redakti | redakti fonton]

Litografio bildigante la akuzitojn.

La 16-an de januaro 1849, post finpretigo de la instruado, 17 personoj estis oficiale akuzigitaj :

1- Louis Auguste Blanqui, Benjamin Flotte, Martin alikonanta kiel Albert (la laboristo Albert), Armand Barbès, Joseph Sobrier, François-Vincent Raspail, Auguste-François Quentin, Paul Degré, Larger, Borme, Thomas, Louis Blanc, Nicolas-Auguste Seigneuret, Joachim Hounau, Aloysius Huber, Gabriel Laviron kaj Napoléon Chancel, « akuzitaj pri atenco celante detrui aŭ ŝanĝi la registaron kaj pri atenco celante eksciti la internan militon kaj armigi la civitanojn unu kontraŭ la aliaj » ;

2- la generalo de Courtais, Marc Caussidière kaj Joseph-Léopold Villain, « akuzitaj pri kompliceco de la koncernaj atencoj, helpante kaj asistante propravole la aŭtorojn, kiuj aŭ preparis aŭ faciligis aŭ plenumis la agojn ».

Ok el la akuzitoj estis juĝitaj en sia foresto : Louis Blanc, Seigneuret, Hounau, Huber, Caussidière, Laviron, Chancel kaj Villain.

La 22-an de januaro 1848, dekreto de la nacia Asembleo forsendante la akuzitojn antaŭ la Alta Kortumo kaj indikante Bourges kiel urbo de la proceso estis voĉdonita je 466 favoraj voĉoj kontraŭ 288.

La proceso[redakti | redakti fonton]

Bourges estis ĉefe elektita pro sia malproksimo al Parizo : tiel la juĝistoj ne povus sperti la premojn de popolaj manifestacioj. La Alta Kortumo seĝis al la palaco de justico de la urbo, kore de la palaco de Jacques Cœur.

La proceso komenciĝis la 7-an de marto 1849, kaj finiĝis la sekvan 3-an de aprilo. La akuzigo estas subtenita de la ĝenerala prokuroro Pierre Jules Baroche, kaj la ĉefa defendanto de la akuzitoj estis la advokato Michel de Bourges, fervora respublikano, jam kutima advokato en la grandaj politikaj procesoj de la julia monarkio, konvene enskribita en la tribunalo de Bourges ekde 1826.

Okazis dum la proceso multnombraj incidentoj, precipe fare de Blanqui kaj rilate al la kompetenco de la kortumo, vigle kontestita de la akuzitoj. 266 akuzantaj kaj 62 malakuzantaj atestantoj sinsekvis en la juĝoĉambro. Gravaj figuroj kiel Lamartine, Arago kaj Vidocq estas alvokitaj antaŭ la tribunalo. Auguste Ravez, eksa prezidanto de la Ĉambro de deputitoj dum la Resurtronigo, estis membro de la ĵurio.

Punoj[redakti | redakti fonton]

La 2-an de aprilo 1849, la verdikto estis donita. Estis absolvitaj : Degré, Larger, Borme, Thomas, la generalo de Courtais (komandante la nacian gvardion) kaj Villain.

Estis deklaritaj kulpaj pri duobla atenco celante faligi la registaron kaj eksciti al civila milito Armand Barbès kaj Alexandre Martin. Ili estis kondamnitaj al deportado.

Karceraj punoj plie estis anoncitaj kontraŭ

Ses forestaj akuzitoj estas kondamnitaj al deportado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Annuaire historique universel ou historique universel ou histoire politique pour 1849, redaktita de A. Fouquier, Parizo, Thoisnier Desplaces eldonisto, 1849.
  • Procès des accusés du 15 mai 1848 devant la Haute Cour de Bourges, 1849, s.l.
  • L. Peloille, « Un procès de Haute Cour à Bourges (7 mars-3 avril 1849) », Société historique, littéraire et scientifique du Cher. Bulletin mensuel, 1961, p. 487.