Alexandre Ledru-Rollin
| Alexandre Ledru-Rollin | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 2-an de februaro 1807 en former 9th arrondissement of Paris |
| Morto | 31-an de decembro 1874 (67-jaraĝa) en Fontenay-aux-Roses |
| Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 4 Grave of Ledru-Rollin (en) |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Alma mater | Lycée Charlemagne (en) |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Patro | Jacques-Philippe Ledru (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | advokato ĵurnalisto politikisto juristo |
Alexandre-Auguste LEDRU-ROLLIN (n. en Parizo la 2-an de februaro 1807 - m. en Fontenay-aux-Roses la 31-an de decembro 1874) estis franca juristo kaj politikisto.
Ledru-Rollin iĝis deputito en 1841 dum la Julia monarkio, kaj fondis gazeton titolitan La Réforme. Ledru-Rollin, fervora respublikisto, obtenis la ministrejon pri internaj aferoj en 1848, post la kreado de la Dua Respubliko. Li estis venkita de Louis-Napoléon Bonaparte en la sekva prezidenta baloto, kaj ekziliĝis al Anglio post la tumultoj de la 13-a de junio 1849.
Al Francio li revenis nur en 1871, post la naskiĝo de la Tria Respubliko. Kvankam li reiĝis deputito en 1871 kaj 1874, influon li ne plu havis. Ledru-Rollin estis entombigita en la tombejo Père-Lachaise. La stacio Ledru-Rollin de la metroo de Parizo ricevis lian nomon.

