Alteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri staŭdo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Alteo (mitologio).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alteo
Oficina alteo, Althaea officinalis
Oficina alteo, Althaea officinalis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Genro: Alteo Althaea

Althaea armeniaca
Althaea broussonetiifolia *
Althaea cannabina
Althaea hirsuta
Althaea longifolia
Althaea ludwigii
Althaea narbonensis *
Althaea officinalis - Oficina alteo
* Ne ĉiuj aŭtoroj akceptas ilin kiel apartajn speciojn

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Alteo (Althaea) estas rekte staranta staŭdo kun fortaj tigoj, kiu krome estas valora abelnutra planto. Ĝi apartenas al la familio de malvacoj. La botanika nomo Althaea venas de la antikva greka vorto „altho“, kiu signifas 'kuraci'. La vorto „malvo“ venas de la antikva greka vorto „malakos“, kiu signifas 'mola' kaj 'kvietiga'. Ĝi aludas la incitmildigan, protektan econ de la planto.

Oni antaŭ kalkulis kelkajn speciojn inter la alteoj, kiujn oni nun metas inter la alceoj.

Je la subfamilio malvedoj la multnombraj stamenoj kaj la pistilo estas kunkreskinta al tubo, la tielnomita androginoforo.