Oficina alteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oficina alteo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Malvoideoj Malvoideae
Genro: Alteo Althaea
Specio: A. officinalis
Althaea officinalis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Oficina alteo (Althaea officinalis)
La folioj, kiuj iom similas al poplofolioj, estas kovritaj de stelformaj haroj kaj okulfrape molaj.

La oficina alteo (latine Althaea officinalis) estas speco de alteo farmacie uzata kiel antitusaĵo.[1]

Pri hungara nomo de tiu ĉi kreskaĵo nomiĝis hungara vilaĝo Ziliz.

Medicina kaj kuireja uzo[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo Alteo devenas el la greka ἄλθειν (kuraci) kaj jam indikas medicinan uzon de la planto: karakteriza estas muko el la planto, ĉefe el la radiko, la mukaj substancoj bone kovras vundon kaj malpliigas inciton, malhelpas inflamiĝon kaj stabiligas la imunreagon. Oni uzas la florfoliojn, la verdajn foliojn kaj la radikon.

Oficina alteo en la medicino[redakti | redakti fonton]

Kiel drogo estas uzata:

  • la sekigitaj floroj, kiuj estas kelktitaj dum la flortempo en julio kaj aǔgusto: (Althaeae flos).
  • la folioj, kiuj estas kolektitaj dum la florado; :(Althaeae folium).
  • La radikoj, precipe por fari ungvenon (unguentum dialtheia):(Althaeae radix).

La ŝlimsubstancoj efikas malgrandigi iriton kaj reduktas la inflamon kaj stabiligas la imunan sistemon. Ekzistas diversaj preparaĵoj kontraǔ la inflamo de la buŝo kaj gorĝo. Ĝi ankaŭ helpas kontraǔ tusado kaj kontraǔ malpezaj inflamo de la stomako kaj intesto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • alteo
  • rozalteo (Althaea rosea) estas herbo kun rekta, fortika tigo kaj grandaj manforme lobaj folioj, kun multaj, grandaj silkecaj, funelformaj floroj. Ĝi estas tre kulturata en mezvarmaj regionoj.
  • Marŝmalo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2, p. 75-76.