Alto Gállego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alto Gállego en Aragono.

Alto Gállego (aragone Alto Galligo, trad. Supra Gállego) estas komarko de la nordo de la Provinco Ŭesko, en nordo de la regiono Aragono, en Hispanio. Ĝia ĉefurbo estas Sabiñánigo.

La ekonomio estas bazita, ĉefe, iam sur agrikulturo kaj brutobredado kaj nun sur turismo kaj industrio en Sabiñánigo. Ĉefaj altiraĵoj estas du skiejoj en Sallent de Gállego (Formigal) kaj Panticosa, termaj banlokoj kaj la urbeto Biescas kun turismo fokusita ĉefe al la romanikaj preĝejoj de Serrablo.

Krom la hispanan, oni parolas ankaŭ variaĵojn de aragona.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi enhavas jenajn 8 municipojn:

Municipoj de Alto Gállego.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi limas okcidente kun Jacetania, oriente kun Sobrarbe kaj Somontano de Barbastro, sude kun Hoya de Huesca kaj norde kun Francio (Hautes-Pyrénées kaj Pyrénées-Atlantiques). Ĝi estas inter Ĉepireneo kaj Pireneoj kaj la altitudoj de la loĝlokoj gamas inter 650 kaj 1300 m.s.m. Ĝi enhavas grandajn arbarojn de pli ol 50 000 hektaroj.

Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara kaj la Natura Monumento de la Pireneaj Glaĉeroj.

La komarko kiel institucio[redakti | redakti fonton]

La leĝo de la komarkokreo estas la leĝo 13/2001 de la 2-a de julio 2001.[1] La komarko konstituiĝis en la 24-a de oktobro 2001. La regokapabloj estis transpasigitaj el la regiona registaro en la 1-a de marto 2002.

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo de Alto Gállego mateniĝe el la ŝoseo N-330.
Pejzaĝo de Alto Gállego mateniĝe el la ŝoseo N-330.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ley de creación de la comarca del Ato Gállego. Arkivita el la originalo je 2023-03-13. Alirita 2023-03-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]