Unterbözberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Altstalden)
Unterbözberg
Blazono de Unterbözberg
Blazono de Unterbözberg
Blazono de Unterbözberg
Kulmino de Bözberg-Pasejo
Kulmino de Bözberg-Pasejo
Kulmino de Bözberg-Pasejo
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Argovio
Komunumo(j) {{{komunumo}}}
Koordinatoj  47° 29′ 0″ N 8° 9′ 22″ O / 47.48333 °N, 8.15611 °O / 47.48333; 8.15611 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 0″ N 8° 9′ 22″ O / 47.48333 °N, 8.15611 °O / 47.48333; 8.15611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 725
Areo 6,11 km²
Alteco 507 m super marnivelo
Poŝtkodo 5224
Mapo de Unterbözberg
Mapo de Unterbözberg
Situa mapo de la iama komunumo
vdr

Unterbözberg estas iama komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 725 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ek de la 1-a de januaro 2013 ĝi estas parto de la nova komunumo Bözberg.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Unterbözberg situas sur la kulmino de Bözberg-Pasejo. La komunumo ne posedas apartan centron sed konsistas el tuta aro da malgrandaj vilaĝoj, nome Neustalden sur alteco de 569 m s.m. rekte ĉe la pasejkulmino, Vierlinden sur alteco de 514 m s.m. ankaŭ ĉe la pasejvojo, kaj krome Altstalden sur alteco de 583 m s.m., Birch sur alteco de 557 m s.m., Ursprung sur alteco de 507 m s.m. kaj Hafen sur alteco de 485 m s.m. La komunuma administrejo kaj la lernejo situas en Ursprung, kiu troviĝas pli malpli en la centro de la komunuma teritorio.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,11 km², de kiuj 2,32 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,59 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alsteco de 608 m s.m. sur la monto Homberg, la plej malalta punkto sur alteco de 420 m s.m. ĉe la pasejvojo en Hafen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio tranns Bözberg-Pasejo de Frick al Brugg. De la pasejkulmino krome deiras alia poŝtaŭtolinio tra Oberbözberg al Linn. Tra la pasejo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro, kiu estis ĝis la malfermo de la Bözberg-Aŭtovojtunelo en la jaro 1996 la plej rekta konekto inter Zuriko kaj Bazelo. Post la malfermo de la aŭtovojotunelo la nombro de aŭtomobiloj, kiuj uzis la pasejon tage draste rekuktiĝis de 12500 al 3500 tage.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bözberg datiĝas el la jaro 1189 kiel Bozeberch.

Dum mezepoko Bözberg estis la centro de la samnoma habsburga tribunaldistrikto. Post plurfoja posedantoŝanĝo en la jaro 1377 la tribunaldistikto estis integrita al la voktejo Schenkenberg.

En la jaro 1460 la voktejo Schenkenberg estis konkerita de la urbo Berno kaj fariĝis nun parto de Berna Argovio.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Bözberg fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Ĉar Bözberg estis teritorie tre granda komunumo sen kohera setlejcentro, ek de la fino de la Helveta Respubliko okazis pluraj provoj disigi la komunumon. En la jaro 1872 finfine la Argovia parlamento decidis la dividon de la komunumo. Post tiu decido la hodiaŭa komunumo Oberbözberg fondiĝis en la jaro 1873 per la divido de la antaŭa komunumo Bözberg al Unterbözberg kaj Oberbözberg. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la du komunumoj estis reunigitiaj sub aldono ankaŭ de Gallenkirch kaj Linn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]