Alwin Kuhn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alwin Kuhn
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1902 (1902-01-13)
en Berlino
Morto 30-an de junio 1968 (1968-06-30) (66-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo lingvisto • romanisto
vdr

Alwin KUHN (naskiĝinta la 13-an de januaro 1902 en Berlino, mortinta la 30-an de junio 1968 en Innsbruck) estis germana romanisto, komercisto kaj lingvisto.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno en Chemnitz kaj laborado en komercado inter 1921 kaj 1926 li ekstudentis pri romanistiko kaj anglistiko en 1927 en Tübingen (ĉe Gerhard Rohlfs), en Bonn (ĉe Wilhelm Meyer-Lübke) kaj en Lepsiko (ĉe Walther von Wartburg kaj Theodor Frings). En 1931 li doktoriĝis ĉe Wartburg pri Die französische Handelssprache im 17. Jahrhundert (Lepsiko 1931; pri la franca komerca faklingvo de la 17-a jarcento) kaj habilitiĝis en 1935 ankaŭ ĉe la universitato de Lepsiko pri Der hocharagonesische Dialekt (legeblas ĉe: Revue de linguistique romane 11/1935; pri dialekto de Supra Aragonio).

En 1938 li iĝis orda profesoro je universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo, posteulis en 1940 Friedrich Schürr ĉe la universitato de Marburg kaj venis en 1952, kie estis retiriĝinta Josef Brüch, al la universitato de Innsbruck. Tie li dekanis en 1957/58 por la fakultato pri filozofio.

Kuhn faris multajn kontribuaĵojn por la etimologia enciklopedio Französisches Etymologisches Wörterbuch kaj prizorgis dum tri jardekoj la suplementajn bibliografilistojn de la periodaĵo "Zeitschrift für romanische Philologie". En Innsbruck li gravis por la antaŭenigo de la retolatina lingvaro. Unu lia disĉiplo estis Guntram A. Plangg.

Kuhn membris de 1958 ĉe Aŭstra Akademio de Sciencoj kaj, post gastdocentado en 1960 kaj 1963 je Ann Arbor, de 1963 ĉe la Miĉigana Akademio de Sciencoj.

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • El aragonés, idioma pirenaico. Madrid 1950
  • Die romanischen Sprachen. Bern 1951
  • "Wilhelm Meyer-Lübke." Ĉe: Thomas A. Sebeok (eld.): Portraits of linguists. A biographical source book for the Western Linguistics, 1746–1963. Volumo 2, Westport 1966, p. 174–182

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Guntram Plangg kaj Eberhard Tiefenthaler (eld.): Weltoffene Romanistik. Festschrift Alwin Kuhn zum 60. Geburtstag. Innsbruck 1963 (kun listo de ties skribaĵoj)
  • Manuel Alvar ĉe: Revista de dialectologia y tradiciones populares, Volumo 26 (1970), ISSN 0034-7981
  • Guntram A. Plangg ĉe: Revue de linguistique romane, Volumo 33 (1968), ISSN 0035-1458
  • Nekrologo ĉe: Zeitschrift für romanische Philologie, volumo 84 (1968), p. 693–698, ISSN 0049-8661
  • Elwert, W. Theodor, "Kuhn, Alwin". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 13 (1982), p. 259 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]