Pinus resinosa
Pinus resinosa | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
amerika ruĝa pino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Picea rubens | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Pinus resinosa aŭ amerika ruĝa pino estas specio el la familio de la Pinacoj. Ĝi indiĝenas en la nordoriento de Nordameriko. En la usona ŝtato Minesoto ĝi estas „ŝtata arbo“.[1]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Habituso kaj arboŝelo
[redakti | redakti fonton]La amerika ruĝa pino kreskas kiel ĉiamverda arbo, kiu atingas alton de ĝis 37 m kaj trunkan diametron de ĝis 1,5 m. La rekta trunko havas mallarĝan, rondigitan kronon. La branĉoj kreskas rektaj aŭ iom vertikalaj. La helbruna ekstera arboŝelo estas sulkigita kaj havas neregulaj-ortangulaj skvamoj. La oranĝbruna ĝis ruĝbruna ŝelo de la branĉoj fariĝas dum la maljuniĝo pli malglata kaj pli malhelbruna.[1]
Burĝonoj kaj folioj
[redakti | redakti fonton]La ruĝbrunaj, rezinecaj burĝonoj estas 2 cm longaj iom pintaj ĝis korformaj. La randoj de la brurĝonskvamoj estas franĝitaj. La malhelverdaj folioj estas pingelecaj kaj 1 ĝis 2,5 cm longaj kaj staras duope. Kaj sur la supra flanko kaj sur la malsupra flanko de la folio estas mallarĝaj stomobendoj. La randoj de la pingloj estas fajne segildentaj. La pingloj estas malflekseblaj kaj rompiĝas facile.[1]
Strobiloj kaj semo
[redakti | redakti fonton]La malhelpupurakoloraj masklaj florstrobiloj havas elipsan formon kaj grandeco de ĉ. 1,5 cm. La ina strobiloj estas preskaŭ sentigaj kaj 3,5 ĝis 6 cm longaj. Maturiĝintaj en la dua jaro ili estas hele ruĝbrunaj. Post la ellaso de la semoj la strobiloj havas formon de konuso. La brunaj semoj estas 0,3 ĝis 0,5 cm longaj kaj havas ĝis 2 cm granda flugilo.[1]
Kromozomnombro
[redakti | redakti fonton]La kromozomnobro estas 2n = 24.[1]
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]La natura disvastigareo estas la nordoriento de Nordameriko. En Kanado ĝi etendiĝas de Manitobo en la okcidento trans Ontario, Kebekio ĝis Insulo de Princo Eduardo, Nov-Brunsvigo, Nov-Skotio kaj Novlando en la oriento. En Usono la pino disvastiĝis de Minesoto en la oriento laŭlonge de la granda lagoj ĝis la orienta marbordo, kie ĝi entendiĝas de Majno en la nordo ĝis Nov-Ĵerzejo en la sudo. La plej suda limo de la disvastiĝo estas en Ilinojso kaj Okcidenta Virginio.[1]
La amerika ruĝa pino kreskas en alteco de 200 ĝis 1300 m s.m. sur sablaj grundoj. Ĝi kreskas precipe en la borealaj arbaroj.[1]
La arbo estas laŭ ruĝa listo de IUCN ne s endanĝerigita.[2]
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La unua priskribo kiel Pinus resinosa estis en 1789 de William Aiton en Hortus Kewensis; or, a Catalogue of the Plants Cultivated in the Royal Botanic Garden at Kew. London, volumo 3, paĝoj 367[3].[4]
Utiligado
[redakti | redakti fonton]Oni uzis la arbon kiel konstruligno.[1]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Christopher J. Earle (eld.) www.conifers.org (angla)
- John W. Thieret: Pinaceae,Pinus,Flora of North America Editorial Committee, Flora of North America North of Mexico,Oxford University Press, New York, 1993 ISBN= 0-19-508242-7
- Pinus resinosa - Online
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Christopher J. Earle (2012-11-28). Pinus resinosa (angle). The Gymnosperm Database. www.conifers.org. Alirita 2012-12-29 .
- ↑ Conifer Specialist Group (1998). Pinus resinosa. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 29-an de Decembro 2012.
- ↑ Unua publikigo skanita ĉe biodiversitylibrary.org.
- ↑ Pinus resinosa (angle). TROPICOS. www.tropicos.org. Alirita 29-an de Decembro 2012 .