Saltu al enhavo

Amin Tarif

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amin Tarif
Persona informo
أمين طريف
Naskiĝo 1-an de januaro 1898 (1898-01-01)
en Ĵulis
Morto 2-an de oktobro 1993 (1993-10-02) (95-jaraĝa)
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Moŭafak Tarif, nepo aŭ nepino Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kadio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amin TARIF (arabe أمين طريف: , hebree אמין טריף; naskita 1898 en Ĵulis, mortita la 2a de oktobro 1993) estis la kadio aŭ spirita gvidanto, de la Druzoj en Mandata Palestino de 1928 kaj poste en Israelo ĝis lia morto en 1993. Tia estis la estimo en kiu li estis tenita inter Druzoj internacie ke Ŝejko Amin estis rigardita de multaj ene de la komunumo kiel la supera spirita aŭtoritato de ĉiuj Druzoj en la mondo [1].

La Tombo de Ŝejko Amin Tarif en Ĵulis, Israelo.

Li estis la plej juna filo de ŝejko Muhammad Tarif , la spirita gvidanto de la Druzoj en Palestino de 1888 ĝis sia morto en 1928. Amin havis kvar fratojn kaj du fratinojn.

Post studentiĝo ĉe lernejo en 1911, Amin iris al Khalwat al-Bayada (arabe خلوات البياضة) ĉe Hasbaya en Libano, kie li ricevis sian trejnadon en instruado de la Druzoj. En 1918 li revenis al Ĵulis kaj adoptis asketan vivon laŭ Druzoj-idealoj.

En 1928, post la morto de lia patro, li estis nomumita spirita gvidanto. Aldone al tiuj taskoj, Tarif funkciis kiel prezidanto de la Druzo-religia tribunalo de 1963 kaj administris la pilgrimejon Maqam Nabi Shu'aib (Sanktejo de la Profeto Jitro) [2].

Malgraŭ la alta reputacio kiun Amin ĝuis pro sia spiriteco, rilatoj kun la Druzoj en najbaraj ŝtatoj ofte estis komplikaj ĉar li ĉiam estis lojala al la Ŝtato de Israelo.

Tarif estis entombigita ĉe lia hejmo en Ĵulis. Lia tombo de tiam fariĝis pilgrima loko. La sanktejo altiras grandan nombron da kredantoj, precipe dum la datreveno de lia morto [3].

La nepo de ŝejko Amin, Moŭafak Tarif , sukcedis lin kiel gvidanto de la israelaj Druzoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Dana, Nissim. The Druze in the Middle East: their faith, leadership, identity and status. 2003. pg.14.
  2. Dana, Nissim. The Druze in the Middle East: their faith, leadership, identity and status. 2003. pg 80.
  3. Pace, Eric, "Sheik Amin Tarif, Arab Druse Leader In Israel, Dies at 95", The New York Times, October 5, 1993. Kontrolita April 23, 2010.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]