Amour (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amour
filmo
Originala titolo Amour
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 20 sep. 2012, 1 nov. 2012, 20 maj. 2012
Ĝenro filma dramo
Kameraado Darius Khondji
Reĝisoro(j) Michael Haneke
Produktisto(j) Margaret Ménégoz • Stefan Arndt • Veit Heiduschka • Michael Katz
Scenaro Michael Haneke
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Franz Schubert
Rolantoj Jean-Louis Trintignant • Emmanuelle Riva • Isabelle Huppert • Alexandre Tharaud • William Shimell • Rita Blanco • Ramón Agirre • Carole Franck • Damien Jouillerot • Laurent Capelluto • Dinara Drukarova • Walid Afkir
Produktinta firmao Canal+ 
France 3 
Les films du losange
Honorigoj Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmoOra Palmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktoro
IMDb
vdr

Amour (la franca por Amo) estas franca dramifilmo reĝisorita kaj scenarita fare de Michael Henke. La kino ĉefroligas Jean-Louis Trintignant, Emmanuel Riva kaj Isabelle Huppert.

La filmo unue estis montrita ĉe la Festivalo de Cannes kie ĝi gajnis la Oran Palmon. Gajninto de la Oskaro por la plej bona eksterlanda filmo en la 2012, Premio César kaj la Premio Lumière por la plej bona filmo.

La filmo priskribas la maljunaĝon de paro, ĝis ilia morto.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

La filmo rakontas la historion de la geedzoj Anne (Emmanuel Riva) kaj Georges (Jean-Louis Trintignant), emeritaj muzikinstruistoj. Komence de la filmo, Anne ne respondas al la vortoj de Georges. Ŝi spertas operacion kiu lasas ŝin paralizita sur la dekstra flanko de ŝia korpo [1].

Post la kirurga operacio, Anne provas fari sinmortigon, sed estas malsukcesa. La kondiĉo de Anne plimalboniĝas kiam ŝi suferspertas apopleksion. Ŝi komencas ricevi flegadon, kiu inkluzivas ŝanĝadon de vindotukoj kaj nutradon per infuzaĵo. Ilia filino, Eve (Isabelle Huppert), provas konvinki Georges translokigi Anne-n en emeritejon. Sed Georges rifuzas ĉar laŭ li Anne ne konsentus esti sendita foren de ŝia hejmo. Post kiam la kondiĉo de Anne plimalboniĝas plu, Georges sufokas Anne kun kuseno kaj kaŭzas ŝian morton, kaj Georges ŝajnas esti fininta sian propran vivon ankaŭ.

Aktoraro - Rolantaro[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Louis Trintignant - Georges Laurent
  • Emmanuel Riva - Anne Lauren
  • Isabelle Huppert - Yves Lauren
  • William Shimmel - Geoff, la edzo de Eva
  • Alexander Tharaud - Aleksandro, studento de Georges Van.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

La filmo ricevis entuziasmajn recenzojn kun poentaro de 91% de la retejo " Rotten Tomatoes " bazita sur 129 recenzoj. [2] La retejo " Metacritic " donis al la filmo poentaron de 93 surbaze de 36 recenzoj. Krome, Emmanuel Riva ricevis pozitivajn recenzojn por sia aktorado.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Ile-de-France backs Haneke's Amour. Cineuropa (22 November 2010). Alirita 3 June 2011.
  2. Ŝablono:Rotten-tomatoes

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]