Amt Märkische Schweiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Amt Märkische Schweiz
Blazono
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Märkisch-Oderland
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Koordinatoj 52°34′00″N 14°00′00″O  /  52.566667°N, 14°O / 52.566667; 14 (Amt Märkische Schweiz)Koordinatoj: 52°34′00″N 14°00′00″O  /  52.566667°N, 14°O / 52.566667; 14 (Amt Märkische Schweiz)
Loĝantaro 9214 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Aŭtomobila kodo MOL
Oficiala Municipokodo 120645408
Subdivido 5 komunumoj (Gemeinden)
Komunumestro Rolf-Dietrich Dammann
Titolo de komunumestro Amtsdirektor
Adreso de la administrejo Hauptstraße 1
15377 Buckow
Oficiala retejo http://www.amt-maerkische-schweiz.de/
v  d  r
Information icon.svg

Amt Märkische Schweiz [Amt MERkiŝe Ŝvajc] estas komunumaro en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Märkisch-Oderland en la federacia lando Brandenburgio kaj ekestis en 1992. Fine de decembro 2015 ĝi havis 9 214 loĝantojn. La administra centro de la komunumaro situas en la urbo Buckow [BUko:].

Nomo[redakti | redakti fonton]

La germanlingva nomo "Märkische Schweiz" signifas "margraflanda Svislando", aŭ pli kompreneble "pejzaĝo de la historia margraflando Brandenburgio pli monteta ol la ĉirkaŭa teritorio". La komparo kun la Alpoj de Svislando kompreneble estas forte troigita, ĉar Brandenburgio estas parto de la mezeŭropa malaltebenaĵo etendiĝanta de Flandrio ĝis la oriento de nuna Pollando, en kiu tute mankas altaj montoj, sed la kompare al la ĉirkaŭaĵo pli monteta pejzaĝo tamen rimarkeblas diferenca.

Membraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2015)[1]

  1. Buckow, urbo (1 510)
  2. Garzau-Garzin (716)
  3. Oberbarnim (1 380)
  4. Rehfelde (4 789)
  5. Waldsieversdorf (819)
la komunumara teritorio (ruĝe) en la distrikto


Referencoj[redakti | redakti fonton]