Amt Rehna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amt Rehna
Blazono
Amt Rehna (Germanio)
Amt Rehna (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Distrikto Nordokcidenta Meklenburgo
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Telefona antaŭkodo 038872, 038873, 038875, 03886
Poŝtkodo 19217
Aŭtomobila kodo NWM
Oficiala Municipokodo 130745458
Politiko
Komunumestro Karl-Heinz Ollrogge
Titolo de komunumestro Amtsvorsteher
Adreso de la administrejo Freiheitsplatz 1
19217 Rehna
Demografio
Loĝantaro 9539 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 46′ N, 10° 55′ O (mapo)53.766710.9167Koordinatoj: 53° 46′ N, 10° 55′ O (mapo)
Areo 220,11 km²
Oficiala retejo http://www.rehna.de/
vdr

Amt Rehna estas komunumaro en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordokcidenta Meklenburgo de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 9539 loĝantojn.

La teritorio etendiĝas de la orienta bordo de la lago Großer Ratzeburger See lime de la najbara federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio tra la valoj de la riveretoj Maurine kaj Radegast, kiu de sudo al nordo fluas al la rivero Stepenitz kaj de tie al la rivero Trave, kiu proksime de Lubeko enfluas la Baltan Maron. La areo estas uzata precipe agrikulture; parto de la teritorio apartenas al la biosfera rezervujo lago Schaalsee.

La membraj komunumoj kun apartaj komunumopartoj[redakti | redakti fonton]

  • Carlow kun Klein Molzahn, Klocksdorf, Kuhlrade, Neschow, Pogez, Samkow kaj Stove
  • Dechow kun Röggelin
  • Groß Molzahn
  • Holdorf kun Meetzen, Neu Benzin kaj Steinmannshagen
  • Königsfeld kun Bestenrade, Bülow, Demern, Groß Rünz, Klein Rünz, Königsfeld, Krim, Warnekow kaj Woitendorf
  • Nesow kun Nesow Dorf
  • urbo Rehna kun Brützkow, Falkenhagen, Löwitz kaj Othenstorf
  • Rieps kun Cronskamp, Raddingsdorf kaj Wendorf
  • Schlagsdorf kun Heiligeland, Schlagbrügge kaj Schlagresdorf
  • Thandorf kun Schlagsülsdorf
  • Utecht kun Campow
  • Vitense kun Gletzow, Neu Vitense, Parber, Törber kaj Törberhals
  • Wedendorfersee kun Benzin, Groß Hundorf, Kasendorf, Kirch Grambow, Köchelstorf kaj Wedendorf
en la "longa domo" de la monaĥejo Rehna troveblas la administrejo de la komunumaro