Ana Ribeiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ana Ribeiro
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1996 (1996-05-15) (24-jara)
en Kampinagrando
Lingvoj portugala lingvoEsperantoangla lingvo
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Patro Roberto da Silva Ribeiro
Okupo
Okupo esperantisto
Information icon.svg
vdr

Ana RIBEIRO (naskiĝis en Campina Grande la 15-an de majo 1996), plennome Ana Maria DA COSTA RIBEIRO, filino de Roberto da Silva Ribeiro, estas brazila esperantisto el portugala deveno. Profesie, ŝi estas komputilisto, kaj jam estis pagita kunlaboranto de Mozilla, Eŭropa Unio (EU Brazil Cloud Connect) kaj MIT Media Lab (AppInventor).

En TEJO, ŝi estis elektita Komitatano B por la Oficperiodo 2016-2018 [1], organizis IJK en 2014, kaj estas konstanta kontribuanto de Revuo Kontakto. Ŝi ankaŭ estas Estrarano de ISAE por la oficperiodo 2017 - 2020. En 2017, estis anoncita en gazetara komuniko [2] de UEA, ke ŝi estas la gvidanto de la renovigo de la retejo de UEA.

Referencoj[redakti | redakti fonton]