Ana Tena Puy
Aspekto
Ana Tena Puy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1966 en Panillo, Huesca, Aragono, Hispanio | |
Lingvoj | aragona • hispana • Ribagorzan Aragonese vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Ta one im | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ana Tena Puy (1966) estas hispana verkistino en la aragona lingvo.
Ŝi naskiĝis en Panillo, vilaĝeto en la aragona provinco de Huesca. Ŝi estas membrino de la Konsilantaro de la Aragona Lingvo (Consello d'a Fabla Aragonesa) kaj de la Akademio de la Aragona (Academia de l'Aragonés). Ŝi skrivas en la variaĵo de Ribagorza de la aragona lingvo. Ŝiaj verkoj kombinas personan introspekcion kaj sociajn interesojn.
Ŝia ĉefa novelo estas Ta óne im "Kien ni iras?" (1997). Ŝia lasta premio estis la "Billa de Sietemo" 2005 kun la mallonga novelo L'ombre la santeta, kies kunteksto estas la mondo de la antifrankistaj gerilanoj post la Hispana Enlanda Milito.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Ta óne im (1997)
- Tornasols (1997)
- La bollonera d’un alma (2001)
- Más t’allá (2002)
- Cuentos pa biladas sin suenio (2001).
- L’ombre la santeta, (2005) premio Billa de Sietemo