Anas Sarwar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anas Sarwar
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1983 (1983-03-14) (41-jaraĝa)
en Glasgovo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Glasgovo • Hutchesons' Grammar School
Familio
Patro Mohammad Sarwar
Okupo
Okupo politikistodentisto
TTT
Retejo https://anassarwar.co.uk/
vdr

Anas Sarwar estas skota politikisto, familie pakistandevena, kiu naskiĝis la  14-an de marto 1983(nun 1983-03-14) en Glasgovo, do nun estas 41-aĝa. La 27-an de februaro 2021 li elektiĝis kiel la estro de la Skota Laborista Partio. Anas Sarwar studis ĝeneralan dentokuracadon ĉe la Universitato de Glasgovo. Li laboris en Paisley kiel dentisto ĝis esti elektita kiel membro de la Ĉambro de komunuloj de la brita parlamento en 2010 ĝis 2015, sukcedante sian patron, Mohammad Sarwar, kiu demisiis. Dum lia tempo en la Ĉambro de komunuloj, li funkciis kiel vicgvidanto de la Skota Laborista Partio de 2011 ĝis 2014. Ekde 2016 li estas mambro de la Skota Parlamento.

Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]