Andaluza Kongreso de Esperanto
Etoso
Andaluza Kongreso de Esperanto estas Esperanto-kongreso okazigita ĉiujare de la Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, foje koincide kun la Hispana Esperanto Kongreso. Oni povas marki du epokojn en la realigo de la andaluziaj kongresoj. Nome la jenaj:
- Unua epoko, organizitaj de tiama Andaluzia Esperanto-Federacio, kaj ĉefe pere de la aktiveco de la Sevila Esperanto-Asocio:
- 1a Kongreso en 1917 en Sevilo
- 2a Kongreso en 1918 en Sevilo
- 3a Kongreso en 1919 en Sevilo
- 4a Kongreso en 1923 en Sevilo
- Dua epoko, organizitaj de nova Andaluzia Esperanto-Unuiĝo:
- 1a Kongreso en 1983 en Kordovo
- 2a Kongreso en 1984 en Malago
- 3a Kongreso en 1985 en Sevilo
- 4a Kongreso en 1986 en Granado
- 5a Kongreso en 1987 en Torokso (Provinco Malago)
- 6a Kongreso en 1988 en Jerezo (Provinco Kadizo)
- 7a Kongreso en 1989 en Torokso
- 8a Kongreso en 1990 en Torokso
- 9a Kongreso en 1991 en Torokso
- 10a Kongreso en 2004 en Sevilo
- 11a Kongreso en 2005 en Malago
- 12a Kongreso en 2007 en Palos de la Frontera (Provinco Onubo)
- 13a Kongreso en 2008 en Kordovo
- 14a Kongreso en 2009 en Malago
- 15a Kongreso en 2010 en Ĥaeno
- 16a Kongreso en 2011 en Sevilo
- 17a Kongreso en 2012 en Granado
- 18a Kongreso en 2014 en Arundo (Provinco Malago)
- 19a Kongreso en 2015 en Jerezo (Provinco Kadizo)
- 20a Kongreso en 2016 en Antekero (Provinco Malago)
- 21a Kongreso en 2019 en Malago